Adliswil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rufers)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Adliswil (stacidomo).
Adliswil
Blazono de Adliswil
Urbo Adliswil
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Horgen
Koordinatoj  47° 18′ 45″ N 8° 31′ 32″ O / 47.31250 °N, 8.52556 °O / 47.31250; 8.52556 (mapo)Koordinatoj: 47° 18′ 45″ N 8° 31′ 32″ O / 47.31250 °N, 8.52556 °O / 47.31250; 8.52556 (mapo)
Areo 7,79 km²
Alteco 435 m super marnivelo
Poŝtkodo 8134
Komunumkodo 0131
Mapo de Adliswil
vdr

Pri la urbo[redakti | redakti fonton]

Adliswil estas urbo kaj komunumo de la distrikto Horgen en Kantono Zuriko en Svislando. Ĝi havis 15783 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 16051 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Adliswil troviĝas en la Sihlvalo je la piedo de la monto Uetliberg kaj limas al la urbo Zuriko en nordo. La komunumon trafluas de sudo al nordo la rivero Sihl. La komunumo konsistas el la urbo Adliswil, kaj la vilaĝoj Oberleimbach, Sood kaj Rufers. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,79 km², de kiuj 31,2% estas kovritaj de arbaro, 20,9% servas por agrikulturo kaj 36,0% por setlado; 9,9% estas trafiksurfaco kaj 1,8% akvejoj. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Adliswil limas en nordo al la urbo Zuriko, en oriento al Kilchberg, en sudoriento al Rüschlikon, en sudo al Langnau ĉe Albis, kaj en okcidento aliflanke de la montoĉeno Albis al Stallikon.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Adliswil gajnis signifon en la 19-a jarcento per la tekstilindustrio. Troviĝis en Adliswil granda ŝpinfabriko. Nuntempe homoj laboras ĉefe en la servo-sektoro, kiel komputilado, bankoj kaj asekuroj. Granda parto de la loĝantaro laboras en la proksima urbo Zuriko.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Adliswil troviĝas ĉe la linio de la tiel nomita Sihlval-Fervojo, kiu hodiaŭ estas parto de la regiona trajnreto de la Zurika Trafik-Unio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unua dokumenta mencio de Adliswil okazis en 1248 sub la nomo Adeloswile. En la jaro 1457 estis konstruita ponto trans la rivero Sihl. En la 15-a jarcento ĉe la Sihl troviĝis akvomuelejo, kiu transiris en la jaro 1406 al la posedaĵo de la urbo Zuriko. Kiel multaj zurikaj urboj, la granda disvolviĝo komenciĝis per la industriiĝo en la 19-a jarcento.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]