Ruĝgorĝa koltordulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rufgorĝa koltordulo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝgorĝa koltordulo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Subfamilio: Jynginae
Genro: Koltordulo Jynx
Specio: J. ruficollis
Jynx ruficollis
Wagler, 1830
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ruĝgorĝa koltordulo estas birdo de genro Koltordulo, kiu loĝas en Afriko.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Nur du specioj formas tiun genron. La alia estas la disvastigata eŭrazia koltordulo. Ĝi estas iomete pli granda ol la samgenra eŭrazia koltordulo. Koloro de plumaro estas simila, kiel ĉe eŭrazia koltordulo – kamufla kun komplika bildo de brunaj kaj grizaj koloroj. Nur mentono, gorĝo, brusto (parte) kaj parto de flugilaj plumoj estas kolorigitaj malsame - ruĝe aŭ ruĝece. Krome la dorso estas pli bruna (kun nigraj makuletoj) kaj la ŝultroj kaj kapo pli grizecaj, dum subaj partoj (ventro kaj subvosto) pli flavecaj kun vertikalaj mallarĝaj strioj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Vivas ĝi nur en Afriko izole en kelkaj separitaj areoj sude de Saharo: de Gabono kaj Kameruno okcidente al Etiopio oriente kaj ĝis Sudafrika Respubliko. La birdo estas nemigrata.

Pro insuleca teritoria troviĝo oni kreas tri subspeciojn, kiuj malsamas en koloro de plumaro (per pli granda, malpligranda aŭ manko de la ruĝbruna koloro) ĉefe sur mentono, brusto kaj gorĝo.

Tiu afrotropisa birdo loĝas en malferma kamparo (savano), en pli maldensaj arbaroj, je la randoj de arbaroj. Ĝi ne ĉizas nestkavojn sed serĉadas lasitajn kavojn en maljunaj arboj post pegojbirdoj de parenca familio Capitonidae.

La voĉo estas nazeca.

Listo de subspecioj[redakti | redakti fonton]

  • Jynx ruficollis aequatorialis Ruppell, 1842
  • Jynx ruficollis pulchricollis Hartlaub, 1884
  • Jynx ruficollis ruficollis Wagler, 1830