Rufo de Efeso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Rufo de Efeso
franca eldono pri la verkaro de Rufo, eldonita en 1879.
franca eldono pri la verkaro de Rufo, eldonita en 1879.
Personaj informoj
Naskiĝo 1-an de januaro 100 (0100-01-01)
en Efezo
Morto 30-an de novembro 199 (0199-11-30) (99-jara)
Profesio kuracisto-verkisto
v  d  r
Information icon.svg


Rufus Ephesium (80-150) estis greka apotekisto, anatomo, kuracisto, ginekologo, pediatro kaj aŭtoro kiu verkis plurajn traktaĵojn pri dieto, patologio, anatomio, kaj prizorgoj al pacientoj. Li estis sekvanto de Hipokrato, kvankam kelkfoje li kritikis aŭ preterlasis la instruojn de sia majstro. Liaj skribaĵoj pritraktas temojn ofte neglektitajn de aliaj aŭtoroj, tiel kiel la traktado de la sklavoj kaj de maljunuloj. Kelkaj el liaj verkoj supervivis ĝis niaj tagoj. Li estis aparte influhava en la Oriento, kaj kelkaj el liaj skribaĵoj estis konservitaj en la araba lingvo. Liaj instruoj emfazis la la gravecon de la anatomio, kaj faris uzon de la pragmatisma metodologio rilate al diagnozo kaj traktado.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la enciklopediisto Suda, Rufo de Efeso vivis dum la regado de la romia imperiestro Trajano (98-117), kaj tio probable korektas pro tio ke Rufo mencias la kuracistojn de la 1-a jarcento Zeŭson de Tarento kaj Pedanion Dioskoridon, kaj li, siavice, estas citata de Klaŭdo Galeno. Li plej eble studis en Aleksandrio, ĉar li faras personajn komentojn pri la ĝenerala sano de la civitanaro krom aliajn specifajn malsanojn. Poste, li establiĝas en Efeso, ĉar tiu urbo estis la centro de la medicina profesio.

Rufo estas ordinara romia nomo kiu signifas "ruĝblonda" en la latina kaj tre eble tio referencigas lian harkoloron. Li naskiĝis, studis kaj praktikis medicinon en Efeso sed ankaŭ vivis kaj laboris en Aleksandrio.

Kvankam la persona vivo de Rufo kovriĝas per mistero, liaj profesiaj interesoj estis bone dokumentitaj. Liaj longaj kaj plurtemaj traktaĵoj pri medicino estis konservitaj de Paŭlo de Egino (625-690). Minimume 96 malsamaj primedicinaj verkoj aŭ dokumentoj atribuiĝas al Rufo, kiu skribis greke kaj kelkfoje en tradiciaj versoj.

Rufo ricevis la plejparton de siaj konoj per dissekcio de simioj kaj porkoj kaj persone li indigniĝis pro tio ke la homa dissekcio estis malpermesita. Li detale priskribis la lenson de la okuloj, krom la membranon kaj optikan kiasmon. Lia verko pri la pulso indikas ke li komprenis la diferencon inter diastola kaj sistola sangopremo. Li precize priskribis la filariozon, (tropika malsano en kiu vermoj povas troviĝi en la sango) kaj klare identigis la kaŭzojn de la podagro, kiel rezulto de venenoj en la korpo. En unu el siaj traktaĵoj, li uzis siajn fortajn observo-povojn por identigo de la pesto-epidemio, inkluzive de vivmediaj faktoroj, simptomoj de la malsano kaj traktado de la simptomoj.

La fontoj pri Rufo de Efeso venas el du grupoj: tiuj kiuj mencias la grekajn originalojn (tiaj kiaj Oribazo kaj Paŭlo de Egino) kaj tiuj kiuj mencias la arabajn tradukaĵojn (tiaj kiaj al-Razio kaj Qusta ibn Luqa (820-912)).

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Pri la melankolio[1]
  • Artis Medicae Principes
  • Pri alnomigo de partoj de la homkorpo
  • Pri la malsanoj de la hepatoj kaj renoj
  • Pri la malsanoj de la artikoj
  • Pri hipersekseco kaj la gonoreo
  • Pri medicinaj demandoj
  • Pri la podagro
  • Pri la nabida likvoro
  • Pri la iktero
  • Pri la antikva medicino
  • Pri la dieto de la maristoj
  • Pri la malutilaj drogoj
  • Pri vundoj de la membroj
  • Pri la lakto

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. On Melancholy, Rufus of Ephesus, Peter E. Pormann