Ruhrstahl X-4

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ruhrstahl/Kramer X4)
Replikado de germana Ruhrstahl/Kramer X4-Raketo

La X4 de la laborgrupo ĉe Dr. Kramer estis la unua telestirata aero-kontraŭ-aero-raketo, kiun oni povis lanĉi de germanaj militaviadiloj Junkers Ju 88 G, Junkers Ju 188 L kaj malsamaj specoj de Focke Wulff FW 190.

Ĝia originala koncepcio ekzistas ekde 1943. Dr. Kramer kaj lia laborgrupo kreis memflugantan korpon kun rektaj planeoj (pli malfrue dum la fabrikado ili igis sagoforman por malmultigi la reziston de la aero ĉe la uzado kun reakcia aviadiloj). La ideo estis uzi la X4 kontraŭ usonaj bombaviadilaroj el sendanĝera malproksimeco. En tia kazo la aviadisto lanĉus la X4 kaj povus stiri ĝin per du dratoj, kiuj ligis la aviadilon kun la raketo. Atinginte la proksimecon de malamika aviadilo ĝi mem ekigus la detonacio per akustika eksplodigilo. Ĉe la fino de la dua mondmilito Ruhrstahl produktis 1 300 raketoj. Sed oni ne povis ekipi tiujn kun ĝustaj motormekanismoj, ĉar la produktintaj fabrikoj de BMW detruiĝis per aliancanaj atakoj. Dum la dua duono de 1944 oni eksperimentis multe kun tiuj novaj raketoj (uzante provizoran malsaman motormekanismon de Schmidding). Estas nekonfirmite, ĉu la germana Luftwaffe (aeromilitforto) provis uzi la raketon kontraŭ aliancanaj celoj. Ofice ĝi ricevis neniom da tiaj raketoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]