Rukia muŝkaptulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rukia muŝkaptulo
Rukia muŝkaptulo
Rukia muŝkaptulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Cyornis
Specio: C. ruckii
Cyornis ruckii
(Oustalet, 1881)
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Rukia muŝkaptulo, Cyornis ruckii, estas birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj de la genro Cyornis aŭ de Bluaj muŝkaptuloj kiu laŭnome enhavas speciojn de tre bluaj maskloj ĉefe en la supraj partoj kun brunaj inoj.

Ĝi estas mezgranda, ĝis 17 cm muŝkaptuledo kun nigra beko, brunaj irisoj kaj nigraj kruroj. La masklo havas malhelbluan plumaron (pli malhelan ĉe vizaĝo kaj flugiloj), blankan ventron kaj brilan helbluan pugon. La ino havas ruĝecbrunan plumaron, ruĝecan bruston kaj blankecan ventron. Temas pri klara kaze de seksa duformismo. Junuloj havas brunpunktitan sablokoloran plumaron kun ruĝeca brusto kaj blankeca centro en subaj partoj.

La Rukia muŝkaptulo estas endemia de la insulo de Sumatro, Indonezio. Ĝi estas konata nur per kvar specimenoj. Du specimenoj, unu nematurulo kaj unu plenkreskulo estis laste priskribitaj kaj kolektitaj ĉirkaŭ 1917-1918 en duarangaj arbaroj de malaltaj teroj en areoj de Norda Sumatro fare de la nederlanda kolektisto, August van Heijst. La aliaj du haŭtaĵoj estas de dubinda deveno.

La nomo de Rukia muŝkaptulo rememoras M. Rück, kiu kolektis la du antaŭajn hautaĵajn specimenojn en Malako.

Pro pliiĝanta habitatoperdo, malgranda populacio kaj limigita teritorio, la Rukia muŝkaptulo estis pritaksata kiel Draste Endanĝerita fare de la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Ĝi estas listita en Apendikso II de CITES kaj estas protektata laŭ indonezia leĝaro ekde 1972.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • IUCN2006, BirdLife Internationa, 2004, 6112, Cyornis ruckii, 17a Marto 2007. Draste Endanĝerita

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]