Rultigaro

Rultigaro aŭ anemogeoĥorio estas la super-grunda parto de arbusto (plejofte salsolo) kiu, mortinta kaj sekiĝinta, malkonektiĝas de la radiko kaj bloviĝas for pro la vento.
Tiel ĝi iĝas simbolo de dezertaj areoj, ekzemple de forlasitaj vilaĝoj, kiel tiuj de la vakeraj filmoj.
Simile ili povas utili por ornamo, ekzemple kiel lampo de rustika aspekto, kiu krome filtras la troan lumon.