Ruma sultanujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ruma sultanujo
Origina nomo سلجوقیان روم
Salĝūkijān-e Rūm
 Granda Selĝuka Imperio 10771307 Otomana Imperio 
Geografio
Seljuk Sultanate of Rum 1190 Locator Map.svg
la sultanujo en la jaro 1190 - la stelo markigas la tiutempan ĉefurbon Konya (Iconium)
Ĉefurbo:
komence İznik (Nicaea)
poste Konya (Iconium)
Areo:
400 000 km² (en la jaro 1243)
Loĝantaro
persa lingvo (oficiala), turka lingvo (populara)
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Granda Selĝuka Imperio Granda Selĝuka Imperio
Postsekvaj ŝtatoj:
Otomana Imperio Otomana Imperio
Historio
v  d  r
Information icon.svg

La Ruma sultanujo - perse سلجوقیان روم, Salĝūkijān-e Rūm - estis la daŭrigo de la Granda Selĝuka Imperio en Malgrandazio (Anatolio). La sultanujo ekzistis post la batalo de Manzikerto ekde la jaro 1077 ĝis la jaro 1307. Unua ĉefurbo estis İznik (Nicaea), poste la ĉefurban funkcion transprenis Konya (Iconium); sed ĉar la sultana kortumo estis tre moviĝema, dumtempe ankaŭ la urboj Kayseri kaj Sivas funkciis kiel ĉefurbo.

En sia plej vasta amplekso, la sultanujo etendiĝis tra centra Anatolio de la urboj Antalya kaj Alanya borde de la Mediteranea Maro ĝis Sinop ĉe la Nigra Maro. Oriente, la sultanujo absorbis aliajn tjurkajn ŝtatojn kaj atingis la lagon Van. La plej okcidenta limo estis proksime de Denizli kaj la pordegoj al la Egea Maro.

La vorto "Rum" venas de la araba vorto por la Romia Imperio. La selĝukoj nomis la landojn de sia sultanujo "Rum" ĉar ĝi establiĝis sur teritorio longe konsiderata (orient-)"romia", do bizanca. La sultanujo prosperis, aparte en la malfrua 12-a kaj frua 13-a jarcentoj kiam ĝi prenis de la Bizanca Imperio gravajn marhavenajn urbojn de la Mediteranea kaj Nigra Maroj.

la ruĝa turo (kızıl kule) en Alanya, 1221-1226

En Anatolio la selĝukoj prosperigis la komercon per sistemo de karavanaj ripozejoj, kiuj faciligis la transporton de varoj de Irano kaj Centra Azio al la mediteraneaj havenoj. Aparte bonajn komercajn rilatojn havis la Ĝenova Respubliko. La kreskiĝanta bonstato permesis al la sultanujo absorbi aliajn tjurkajn ŝtatojn en orienta Anatolio. La selĝukoj sukcese eltenis la brulojn de la eŭropanaj krucmilitoj, sed en 1243 malvenkis kontraŭ la atakanta Mongola Imperio. La sultanujo iĝis vasaloŝtato de la mongoloj, kaj malgraŭ provoj teni la ŝtatan integrecon, la potenco de la sultanujo iom post iom malaperis dum la dua duono de la 13-a jarcento kaj komplete forestis en 1307, kiam la Otomana Imperio konkeris ĝin.