Rumana Akademio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rumana Akademio, Bukareŝto.

La Rumana Akademio (rumane: Academia Română) estas la plej alta institucio pri scienco kaj kulturo en Rumanio. Ĝi estis fondita en 1866 sub la nomo Societatea Literară Română (rumana literatura societo); nun ĝi havas 181 membrojn, elektitajn por la tuta vivo.

Ĝia sidejo estas en Bukareŝto.

Historio

Laŭ iniciato de Constantin A. Rosetti je la 1-a de aprilo 1866 fondiĝis la Rumana Literatura Societo (Societatea Literară Română). Ĝia unua prezidanto estis Ion Heliade Rădulescu; ĝiaj fondaj membroj venis el ĉiuj regionoj de la lando:

En 1879 la societo ŝanĝis sian nomon al Academia Română.

Eksteraj ligiloj