Esperanto-Asocio de Rumanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rumana Esperanto-Asocio)
Esperanto-Asocio de Rumanio
Asociația de Esperanto din România
Román Eszperantó Szövetség
Emblemo de Esperanto-Asocio de Rumanio
Lando  Rumanio
Tipo landa Esperanto-asocio
Fondiĝo 1907 / 1990
vdr

Esperanto-Asocio de Rumanio - rumane Asociația de Esperanto din România, hungare Román Eszperantó Szövetség kaj germane Rumänischer Esperanto-Verband - estas la landa Esperanto-asocio en Rumanio. Ĝi fondiĝis en 1907, origine sub la nomo Rumana Esperanto-Societo, rumane Societatea Română de Esperanto, hungare Román Eszperantó Társaság kaj germane Rumänische Esperanto-Gesellschaft, refondiĝis en 1990 sub la nuna nomo kaj en 1995 aliĝis kiel landa asocio de Universala Esperanto-Asocio (UEA). En Socialista Rumanio, proklamita en 1947, Esperanto-agado estis strikte malpermesata, tial movada agado ne eblis ĝis la Rumana Revolucio de 1989. La asocio havas sian sidejon en la urbo Timișoara. Junulara sekcio de la asocio estas Rumana Esperantista Junulara Asocio, kiu fondiĝis en 1996 kaj ekde la sekva jaro estas landa sekcio de TEJO.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]