Rumana leo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
1-leŭa bileto

Leo estas la nacia rumana valuto, unuafoje uzata en 1867. En la rumana la nomo estas 'leu' [leŭ] kaj signifas 'leono'. La pluralo estas 'lei' [lej]. Ĝi estis reskalita je la 1-a de julio 2005. Unu eŭro valoras 3,6 leojn.

La bildoj sur la novaj biletoj egalas tiujn de la malnovaj (kiuj restis validaj ĝis 2006-12-31), por faciligi la ŝanĝon. Tute nova estas bileto de 500 leoj; la malnovaj biletoj atingis nur 1.000.000.

La valuta kodo de la nova valuto estas RON, tiu de la antaŭa estis ROL. Unu leo egalas al 100 bani (centimoj; bani estas kutima rumana vorto por "mono").

La nomo "leono" devenas de holandaj taleroj, kiuj estis uzataj en Rumanio en la 17-a jarcento kaj kiuj portis bildon de leono. Saman nomon portas la valuto de Moldavio, kulture kaj lingve proksime ligita kun la nuna Rumanio.

bileto de 500.000 malnovaj leoj
malnova monbileto de 1 000 000 leoj

Eksteraj ligiloj

greke www.bnro.ro paĝoj de la Nacia Banko de Rumanio (en la rumana kaj angla lingvoj) greke bildoj de cirkulantaj pagiloj