Rumana ortodoksa katedralo Nikolao de Mira (Gyula)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rumana ortodoksa katedralo Nikolao de Mira (Gyula)
Rumana ortodoksa katedralo Nikolao de Mira en Gyula
Rumana ortodoksa katedralo Nikolao de Mira en Gyula
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Gyula
Bazaj informoj
Religio kristanismo
provinco Békés
Statuso katedralo ekde 1999
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Longo 33 m
Larĝo 14 m
Alto 39 m (navo); 42 m (kruco sur la turopinto)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Rumana ortodoksa (grekokatolika) katedralo-baziliko Nikolao de Mira estas eklezia historia monumento en Gyula (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

La grekokatolika-ortodoksa rumana grupo estis fondita en 1651. La unua rumana ortodoksa preĝejo estis konstruita el ligno en 1721, post 6 jaroj oni konstruis pli grandan preĝejon jam el brikoj. En 1762 ĝi estis pligrandigita. En 1801 pro incendio la konstruaĵo bruldetruiĝis. La nun videbla preĝejo estis konstruita inter 1802-1812, sed la turo nur en 1854. Interna pentrado okazis en 1928, samtempe kelkaj novaj freskoj estis pentritaj. La turo bruldetruiĝis en 1943, sed poste oni rekonstruis ĝin. En 1953 la turopinto denove bruliĝis, en 1996 la turopinto estis kovrita per kuprolamenoj. En 1997 la katedralo estis nomumita ankaŭ malgranda baziliko.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola, sed antaŭ la enirejo 3 metrojn alta kruco altiĝas ekde 1869. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias, pli supre meze la turo altiĝas. La absido estas duonronda. Interne la vido estas simila, ol en la aliaj ortodoksaj preĝejoj. Aparte menciindas la belega ikonostazo farita el ligno kaj pentrita inter 1824-1827. Ĝi konsistas el 34 ikonoj. Laŭ la malsupra linio estas videblaj Sankta Maria, Kristo, sankta Johano kaj Nikolao de Mira, laŭ la meza linio diversaj okazintaĵoj el la Biblio, laŭ la supra linio la 12 apostoloj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]