Degen GR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rumein)
Degen
Blazono de Degen
Degen
vilaĝo • former municipality of Switzerland • kvartalo
Kantono Grizono
Distrikto Surselva
Komunumaro Lumnezia/Lugnez
Koordinatoj  46° 42′ 26″ N 9° 10′ 13″ O / 46.70722 °N, 9.17028 °O / 46.70722; 9.17028 (mapo)Koordinatoj: 46° 42′ 26″ N 9° 10′ 13″ O / 46.70722 °N, 9.17028 °O / 46.70722; 9.17028 (mapo)
Nombro de loĝantoj 249
Areo 6,72 km²
Alteco 1122 m super marnivelo
Poŝtkodo 7145
Komunumkodo 3594
Mapo de Degen

Degen (germanlingva nomo ĝis 1983 Igels) estas komunumo de la komunumaro Lumnezia/Lugnez kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 249 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Degen situas en la mezo de la valo Lumnezia okcidente de la Valza Rejno. Al la komunumo Degen apartenas krom la vilaĝo Degen ankaŭ la vilaĝetoj Rumein kaj Vattiz.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Degen limas en nordo al Vella, en oriento al Suraua, en sudo al Vignogn, kaj en okcidento al Obersaxen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Degen situas ĉe la vojo de Ilanz al Vrin, sur kiu kondukas poŝtaŭtolinio, per kiu la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Subĉiela rokmuzikfestivalo Vallumnezia[redakti | redakti fonton]

Ek de la jaro 2006 okazas la ĉiujara subĉiela rokfestivalo Vallumnezia, kiu estis fondita en la jaro 1985, en Degen. Kvankam ĝi pro la limigita nombro da lokoj kun 13000 spektantoj apartenas al la malpli grandaj svisaj subĉielaj festivaloj, ĝi estas unu el la plej konataj kaj allogaj. Dum la festivaloj ludas konataj svisaj kaj internaciaj grupoj kaj muzikistoj kiel ekzemple en 2009 Patent OchsnerStress, aŭ ekzemple en la jaro 2000 Nina Hagen kaj en 1999 Freundeskreis-Esperanto.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La oficiala lingvo de Degen estas la sursilvana dialekto de la romanĉa lingvo. Okaze de la popolnombrado de la jaro 2000 74% de la loĝantaro indikis la romanĉan lingvon kiel sia ĉefa lingvo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Degen datiĝas el la jaro 840 kiel Higenae/Egenae. Nur en la jaro 1923 estis konstruita veturebla vojo ĝis la kantona vojo al la Valo de Lugnez, kiu ebligis la konekton de la komunumo al la transportreto. En la jaro 1930 la vilaĝo Vattiz preskaŭ komplete detruiĝis per inscendio.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]