Rumia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rumia

Flago

Blazono

Flago Blazono
Rumia (Pollando)
DMS
Red pog.svg
Genitivo de la nomo Rumi
Provinco Pomerio (provinco de Pollando)
Distrikto Distrikto Wejherowski
Komunumo Rumia
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Aglomeraĵo 130000 (Malgranda Kaŝuba Triurbo)
Urborajtoj 1954
Koordinatoj 54° 34′ N, 18° 24′ O54.56666666666718.4Koordinatoj: 54° 34′ N, 18° 24′ O
Areo 32,86 km²
Loĝantaro 44156 (en 2004)
Loĝdenso 1343,8 loĝ./km²
Poŝtkodo 84-230
Telefona antaŭkodo 58
Aŭtokodo GWE
TERYT 6222915021
Estro Elżbieta Jolanta Rogala-Kończak (legu: Elĵbjeta Jolanta Rogala-Konjĉak)
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Sobieskiego 7
Poŝtkodo de estraro 84-230
Telefono de estraro 58 671-94-52
Fakso de estraro 58 671-94-17
Ĝemelaj urboj municipo Hultsfred (Svedio),
Le Creusot (Francio)
Komunuma retejo http://www.rumia.pl
v  d  r
Information icon.svg
La Rondo-placo de la Prezidento de Pollando Lech Kaczyński (legu: Leĥ Kaĉinjski) en Rumia.
Perdoj de teritorio de Germanio pro la Traktato de Versajlo
  •  Administrita de Ligo de nacioj
  •  Donita al najbaraj landoj
  •  Restis ĉe Germanio
La Monto Markowca (legu: Markovca), dum la Dua Mondmilito germanoj kunstruis sur ĝi la fortreson
La Honora Civitano de Rumia - Robert Korzeniowski (legu: Koĵenjovski), pola atletikisto, marŝisto, plurfoja olimpika kaj monda majstro
La Honora Civitanino de Rumia - Katarzyna Joanna Kurowska (legu: Kataĵina Joanna Kurovska), aktorino
La Honora Civitano de Rumia - Edmund Wittbrodt (legu: Vitbrod), ministro, senatano, rektoro kaj ankaŭ prezidanto de la Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton
Erika Steinbach (legu: Ŝtajnbaĥ), naskiĝis en Rumia en 1943, germana parlamentanino

Rumia (prononcu: Rumja) (kaŝube: Rëmiô; germane: Rahmel) estas urbo en Pomerio (provinco de Pollando) en Pollando. Ĝi apartenas al Komunumo Rumia en distrikto Wejherowski. Urborajtoj de la jaro 1954. Rumia kun Wejherowo kaj Reda apartenas al la Malgranda Kaŝuba Triurbo. Dum la jaroj 1975 - 1998 la urbo apertenis al la Gdanska Vojevodio, poste al la Pomeria Vojevodio. La 30-an de junio 2012 estis pli ol 47 mil da loĝantoj - do Rumia evidente estas la plej granda urbo en Pollando kiu ne estas la sidejo de la distrikto.

La preĝejo en Janowo (legu: Janovo) dum la konstruado en la jaro 2002
Flag of Esperanto.svg

Prahistorio[redakti | redakti fonton]

En la loka setlejo (esplorfosadejo) oni trovas ornamaĵojn kaj ilojn el la Hallstatt-epoko / halŝtata ferepoko la (600-400 jaroj a.K.). La frua ferepoko estas la lasta etapo de la homara prahistorio. La nomo ferepoko devenas de la fakto, ke iloj trovitaj el tiu epoko estis faritaj el fero.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la jaroj 1223 - 1224 – estas la unua mencio en ne precize datita dokumento, en kiu pomeria princo Świętopełk (legu: Ŝvjentopeŭk) kiel donacion donis la vilaĝon Rumina al cisterciana abatejo de Oliwa (Oliva) apud Gdansko. Kaj la Oliwa abatejo posedis ĝin ĝis la 1772 jaro.

En la jaro 1309 la Ordeno de germanaj kavaliroj okupas la Pomerion kaj Rumia. Post la dua Pac-Traktato de Toruno en la jaro 1466 la t.n. pola Reĝa Prusio kun Gdansko kaj Rumia revenas al Pollando, sed post la unua dispartigo de Pollando, t.e. en la jaro 1772 denove okupita, tamen nun en la limoj de Prusio.

En la jaro 1870fervojo en Rumia.

Post la Unua Mondmilito kaj post la Traktato de Versajlo Germanio perdis multajn teritoriojn por siaj najbaroj - la plej multon akiris Pollando kiu aperis denove sur la mapo de Eŭropo post la dispartigoj de Pollando (vidu la supran mapon). La 10-an de februaro 1920 jaro – enmarŝis al Rumia la Pola Armeo de generalo Haller kaj denove Rumia estis en Pollando.

En la jaro 1939 (la komenco de la Dua Mondmilito) – dum la defend-bataloj mortis 2 mil da polaj soldatoj.

Dum la jaroj 1939 - 1945 – daŭris la germana okupado de Rumia.

Ĝis la 13-27 de marto 1945 – estis la germana defendo de la Monto Markowca (legu: Markovca) (tie germanoj konstruis la fortreson) (vidu la monton Markowca sur la supra foto) . En 1945 – en la bataloj kun germanoj mortis 4500 polaj kaj sovetiaj soldatoj.

En la jaro 1954urborajtoj – la urbon Rumia oni kreis el la vilaĝoj: Rumia, Zagórze (legu: Zaguĵe), Biała Rzeka (legu: Bjaŭa Ĵeka), Szmelta (legu: Ŝmelta) kaj Janowo (legu: Janovo). La 1-an de januaro 2001 – oni decidis aneksi en la limojn de la urbo la vilaĝon Kazimierz (legu: Kazjimjeĵ) el la Komunumo Kosakowo (legu: Kosakovo) (la decido post kelkaj monatoj tamen estis nuligita).

En la jaro 2004 – la solenaĵoj de la 50-jara datrevono de la urborajtoj de Rumia.

La honoraj civitanoj[redakti | redakti fonton]

  • Robert Korzeniowski (legu: Koĵenjovski) – pola atletikisto, marŝisto, plurfoja olimpika majstro kaj plurfoja majstro de la mondo kaj de Eŭropo. La unua vetbatalanto en la historio de la monda marŝado, kiu akiris medalojn en tri laŭvicaj olimpiaj ludoj, kaj ankaŭ la unua, kiu gajnis rivaladon je 20 kaj 50 km dum la sama olimpiko. Li estas kvarfoja olimpika majstro (1996; 2000 – dufoje; 2004) (vidu la apudan foton).
  • Katarzyna (Joanna) Kurowska (legu: Kataĵina Kurovska) - aktorino (vidu la apudan foton).
  • Zygmunt Malczewski (legu: Zigmunt Malĉevski).
  • Henryk Skorowski (legu: Henriko Skorovski).
  • Edmund Wittbrodt (legu: Vitbrod) (de la 1998) - Ministro pri Edukado en la Pola Registaro de Jerzy Buzek, senatano, rektoro de la Gdanska Teknika Universitato, la prezidanto de la Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (vidu la apudan foton).

La famaj rumianoj[redakti | redakti fonton]

  • Joanna Kurowska (legu: Kurovska) - aktorino (vidu la supran foton).
  • Stanisław Ormiński (legu: Stanislao Orminjski) - pastro, profesoro, muzikisto kaj komponisto (vidu sube la monumenton starigitan en Rumia omaĝe al li).
  • Hipolit Roszczynialski (legu: Roŝĉinjalski) - vokto de la Komunumo Rumia-Zagórze (legu: Rumja-Zaguĵe), batalis kiel profesia pola soldato dum la Pola-bolŝevika milito en kiu estis avancita ĝis subleŭtnanto kaj distingita per la ordeno Virtuti Militari. Post la milito avancita al la rotestro de la 18-a Regimento de Ulanoj en Grudziądz (legu: Grudzjondz). La 11-an de novembro 1939 mortigita fare de germanoj en Piaśnica (legu: Pjaŝnjica) en la amas-pafmortado kiu pro la simileco al masakro de Katyn estas nomata la Pomeria Katyn.
  • Henryk Skorowski (legu: Henriko Skorovski) - pastro, prof. d-ro habil., rektoro de Varsovia Universitato de la kardinalo Stefan Wyszyński (legu: Viŝinjski).
  • Erika Steinbach (legu: Ŝtajnbaĥ) - la parlamentanino de Germana Federacia Konferenco (Bundestag), (n. 25-an de julio 1943 en Rumia) estas germana politikistino (en CDU, ekde 1974). Ŝi estas membro de la germana parlamento ekde 1990 kaj prezidantino de Asocio de la forpelitaj germanoj (Bund der Vertriebenen) ekde 1998 (vidu la apudan foton).

Pro ŝia akra batalo por la forpelitaj germanoj, ŝi estas pli konata en Pollando ol en Germanio. Pola fotomuntaĵo de gazeto Wprost prezentis ŝin kiel SS-anon rajdantan sur kanceliero Gerhard Schröder.

  • Edmund Wittbrodt (legu: Vitbrod) - Ministro pri Edukado en la Pola Registaro de Jerzy Buzek (legu: Jeĵi Buzek), senatano, rektoro de la Gdanska Teknika Universitato, la prezidanto de la Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (vidu la supran foton).

Partnerurboj[redakti | redakti fonton]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la urbo loĝas senatano, prof. d-ro habil. Edmund Wittbrodt (legu: Vitbrod) - la prezidanto de Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton. En apuda urbo Gdynia loĝas esperantisto Kazimierz Krzyżak (legu: Kĵiĵak), la ano de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-PL), kawan1@interia.pl, www.ede.esperanto.info.pl

La Rondo-placo de Eŭropa Unio
La strato Pomorska
La monumento de pastro Stanisław Ormiński, la fama rumiano