Rumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vidu ankaŭ artikolon Rumo (Italio) pri komunumo en Italio.


Rumo estas distilita alkohola trinkaĵo produktita el sukerkana suko aŭ ties melaso. Ankaŭ eblas produkti rumon el sukerbetoj.

Rumo post distilado estas senkolora; per maturiĝo en lignaj bareloj ĝi akiras flavan aŭ brunan koloron kaj karakterizan aromon, samtempe puriĝante de nocaj substancoj (escepte de alkoholo, kompreneble).

Unua historia mencio de rumo estas el 1688 de insulo Barbado; tamen supozeble oni tie produktis rumon jam de 1627. Iuj nomas insulon Martiniko hejmlando de rumo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj