Axel F. Runstedt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Runstedt)
Axel F. Runstedt
Persona informo
Naskiĝo 28-an de januaro 1861 (1861-01-28)
Morto 30-an de novembro 1932 (1932-11-30) (71-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Svedio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantisto numero 1410
vdr

Axel Fredrik RUNSTEDT (naskiĝis la 28-an de januaro 1861, mortis 1934 aŭ 25-an de julio 1933) estis sveda teologia doktoro, paroĥa pastro en Gökhem, Västergötland en Svedio, psalmverkisto, preposto kaj frua esperantisto. Li jam en 1890 eldonis lernilon pri Esperanto.

La preĝejo en Gökhem
Interno de la preĝejo

Runstedt naskiĝis en Beateberg, Västergötland. Li verkis kaj tradukis psalmoj en kaj al la sveda, kiu estas representita en svedaj psalmaroj. Li ankaŭ estis ano de la sveda psalmarkomitato de 1908.

Kiam li estis studento de la universitato de Upsalo, li trovis en librovendejo la 31-an de marto 1889 ekzempleron de Nürnberga lernolibro de Esperanto, kaj lernis la lingvon. Korespondis i. a. kun Antoni Grabowski, Leopold Einstein kaj L. L. Zamenhof. Li verkis lernilon pri Esperanto en formo de flugfolio jam en 1890. Poste tio, li ne aktivis plu en la Esperanto-movado.

Li mortis en 1934 laŭ la reta kopio de Enciklopedio de Esperanto, kaj laŭ svedlingva Vikipedio la 25-an de julio 1933 proksime al Falköping, Västergötland.

Fontoj[redakti | redakti fonton]