Rupert Falkland von Vaughan

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:EdE-V

Rupert Falkland (von) VAUGHAN, (pseŭdonimoj „I. K.“; Verdavalo), (naskiĝis en la 5-a de julio 1878 en Singapore, Malajaj Kolonioj, mortis la 7-an de novembro 1958) estis brita esperantisto, metalurgiisto.

Esperantisto de 1905. Fondis unu el la unuaj Esperanto-grupoj en Hindujo en Kolar, 1906, kaj tie fondis kaj redaktis gazeton La Pioniro ĝis sia foriro el Hindio. en 1907. Delegito de UEA en Totok (Celebes), Tokio, Osaka, kaj post en Sandakan, Norda Borneo. Artikoloj kaj rakontoj pri orientaj landoj aperis en HDE.

Lia patro, el kimra deveno, estis stabano de Sir James Brooke, la unua "blanka hindreĝo" de Sarawak. Naskita en Singapore, la juna Rupert edukiĝis en Anglujo, kaj en 1884 fariĝis lernanto de ĉe eminenta londona arĥitekto. Sed post du jaroj lia patro mortis, kaj li akiris postenon en hinda orminejo kiel ĥemia provisto kaj laborestro. En 1905 li esperantistiĝis aŭtodidakte, kaj en 1906 fondis en Kolar unu el la unuaj grupoj de Hindujo, ankaŭ la unuan hindan Esperanto-gazeton, La Pioniro. Li deĵoris 13,5 jarojn en Hindujo, kaj 10,5 jarojn en la insulo Celebeso. En 1920 li migris al Japanujo, kie li deĵoris 5,5 jarojn kiel kontisto, konstante disvastigante nian lingvon; li multe kunlaboris kun Pastro Inocento Seriŝev kaj la blinda Vasilij Eroŝenko. Tiam li denove migris al Sandakan, Nordborneo, kie post 20-jara deĵoro ĉe lignaĵa firmo li emeritiĝis kaj vivis kiel rentulo ĝis sia morto.

Li fondis anglalingvan gazeton semajnan North Borneo News kaj kulturis kokosojn kaj kaŭĉukon. Li verkis multe sub la pseŭdonomo Verdavalo, precipe artikolojn kaj rakontojn pri aziaj temoj. Multjara delegito de UEA, malavare apogis ankaŭ aliajn Esperanto-organizaĵojn kaj gazetojn.

Fontoj