Rusa Geografia Societo
| Rusa Geografia Societo | ||
|---|---|---|
| Всесоюзне географічне товариство | ||
| geografia societo ne-registara organizaĵo | ||
| Komenco | 6-a de aŭgusto 1845 vd | |
| Geografia situo | 59° 55′ 53″ N, 30° 18′ 52″ O (mapo)59.93126700988630.314327886881Koordinatoj: 59° 55′ 53″ N, 30° 18′ 52″ O (mapo) | |
| Landoj | Rusio • Rusia Imperio • Soveta Unio vd | |
| Sidejo | Sankt-Peterburgo | |
| Adreso | Pereulok Grivtsova, 10, лит.А, St Petersburg, Russia, 190000 | |
|
| ||
![]() | ||
| Estro | Sergej Ŝojgu (ekde 2009) | |
| Posedatoj | My Planet (en) | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
La Rusa Geografia Societo (ruse Ру́сское географи́ческое о́бщество (РГО), mallongigita RGO) estas erudicia societo fondita la 6-an de aŭgusto 1845 en Sankt-Peterburgo.
Laŭ ĝia ĉarto, ĝi antaŭenigas la studon de geografio, esploradon kaj naturprotekton kun esploraj programoj en kampoj inkluzivanta oceanografion, etnografion, ekologion kaj statistikon. [1]
Efektive tra ĝia longa historio, ĝi organizis esplorekspediciojn, kiuj ludis gravan rolon en la malkovro kaj esplorado de Siberio, la Rusia Fora Oriento, Centra Azio kaj la Pacifika Oceano. [2] Ĝi estas membro de la Internacia Geografia Unio ekde 1956.
Ĝi estas unu el la plej malnovaj geografiaj societoj en la mondo post la Pariza (1821), Berlina (1828) kaj Londona (1830).
Ĝis la Rusia Revolucio de 1917, ĝi estis konata kiel la Imperia Rusa Geografia Societo. En 1926, la nomo estis ŝanĝita al Ŝtata Geografia Societo, kaj en 1938 al Geografia Societo de Sovetunio. Post la dissolvo de Sovetunio, la originala nomo estis reaktivigita, kun ĉefsidejo en Sankt-Peterburgo. [3]
Historio
[redakti | redakti fonton]La ordono establi la societon venis rekte de Imperiestro Nikolao la 1-a. La motivo por la establo estis instigi geografian esploron pri hejmaj temoj, kiu poste estis priskribita kiel rusa naciista politika celo.
La filiaj societoj estis establitaj ĉe Kaŭkazio (1850), Irkutsk (1851), Vilnius (1867), Orenburg (1868), Kiev (1873), Omsk (1877) kaj aliaj urboj.
La Societo organizis kaj financis la ekspediciojn de Richard Maack, Pyotr Kropotkin, Pjotr Semjonov-Tjan-Ŝanskij, Nikolaj Prĵevalskij, Nikolaj Mikluĥo-Maklaj, Pjotr Kozlov, Vladimir Obruĉev kaj Lev Berg. Ĝi helpis instali la unuajn polusajn staciojn en Rusio kaj estis unu el la unuaj por eldoni detalitajn studojn pri la rusa folkloro kaj ukrainaj foiroj.
La Societo iniciatis la sisteman esploradon de la Norda Uralo en 1847–1850, de la plej foraj atingoj de la rivero Amuro en 1854–1863, de la vastaj areoj de Kaŝgaria (d:Q1688526), Ĝungario kaj Mongolio de la 1870aj jaroj kaj poste. [3]
Nomoj
[redakti | redakti fonton]- Rusa Geografia Societo 1845-1850 1917-1926
- Geografia Societo de la Rusia Imperio 1850-1917
- Nacia Geografia Societo en Rusio 1926-1938
- Geografia Societo de Sovetunio 1938-1992
- Rusa Geografia Societo ekde 1992
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Pjotr Semjonov-Tjan-Ŝanskij. История полувековой деятельности Императорского Русского географического общества. Volumes 1-3. SPb, 1896.
- Lev Berg. Всесоюзное Географическое общество за 100 лет. 1845-1945. Moscow-Leningrad, 1946.
- Географическое общество за 125 лет. Leningrad, 1970.
- Hirsch, Francine. 2005. Empire of Nations: Ethnographic Knowledge and the Making of the Soviet Union. Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 0-8014-4273-7
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (ruse)



