Rusa militŝipo, forfikiĝu

El Vikipedio, la libera enciklopedio

"Rusa miltŝipo, forfikiĝu[1]" (ruse Русский военный корабль, иди на хуй)[2] estas frazo dirita de la ukraina soldato Roman Hribov sur Serpento-insulo la 24-an de februaro 2022, dum la rusia atako kontraŭ tiu insulo. Tiu frazo kaj ties derivaĵoj iĝis simboloj de rezistado danke al legendo ke ĉiuj 13 ukrainaj limgardistoj rifuzis kapitulaci kaj heroe pereis. Ĝi estas vaste uzata de la ukraina propagando malgraŭ oficiale agnoskita fakto, ke efektive ĉiuj limgardistoj, inkluzive la aŭtoron de la frazo, kapitulacis kaj estas vivaj. En marto 2022 la poŝta servo de Ukrainio, Ukrpoŝta, eldonis poŝtmarkon pri tiu evento.

Kunteksto[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Invado de Rusio en Ukrainion (2022).

La 24-an de februaro 2022, komence de la invado de Rusio en Ukrainion de 2022, la rusia krozoŝipo Moskva kaj la patrolŝipo Vasilij Bikov atakis Serpento-insulon en la Nigra Maro, kiu gravas por regi maran komunikadon en tiu ĉi regiono kaj pro tio havis garnizonon de limgardistoj.

Dum la atako la krozoŝipo Moskva postulis per sia radiofonio ke la ukrainaj soldatoj kapitulacu, garantiinte al ili sekurecon laŭ internacia juro. Al tiu propono limgardisto Roman Gribov respondis: "Rusa miltŝipo, forfikiĝu". Post tiu rifuzo sekvis atako de la rusiaj trupoj dum kiu ĉiuj limgardistoj, inkluzive de Bikov, kapitulacis. Malgraŭ tio ukraina prezidanto Volodimir Zelenskij publike deklaris ke ĉiuj 13 limgardistoj en la insulo rifuzis kapitulacon kaj heroe pereis en sekvinta batalo kaj diris ke ili ĉiuj ricevos postmorte la plej altan ŝtatan premion Heroo de Ukrainio[3],[4],[5],[6]. Tamen baldaŭ rusia armeo afiŝis videon en kiu ĉiuj limgardistoj de la insulo Serpenta estas vivaj, ricevis manĝojn kaj marŝis al militkaptitejo. Aperis ankaŭ videoj, en kiuj limgardistoj rakontis ke ilia kapitulaco okazis senbatale kaj senperforte, kaj miris ke ukrainaj aŭtoritatoj nomis ilin mortintoj. Post tio la 28-an de februaro 2022 ukraina mararmeo agnoskis en sia Facebook-paĝo ke ĉiuj limgardistoj de la insulo plu vivas kaj estis kaptitaj de la rusa mararmeo[7]. Poste ili estis interŝanĝitaj kontraŭ rusiaj militkaptitoj kaj inter revenintoj estis la aŭtoro de tiu ĉi frazo Roman Gribov.

Tamen la legendo pri 13 ukrainaj limgardistoj, kiuj kvazaŭ rifuzis kapitulaci kaj heroe pereis en batalo, vaste diskoniĝis danke al afiŝo de konsilisto de la ukraina prezidanto en Fejsbuko, kaj plu estas uzata de la ukraina propagando malgraŭ oficiala agnosko de ĝia falseco[8].

Poŝtmarko[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Rusa militŝipo, forfikiĝu (poŝtmarko).

La 1-an de marto 2022, la ukraina poŝta servo Ukrpoŝta lanĉas konkurson pri konceptigo de poŝtmarko pri tiu frazo[9],[10]. La 12-an de marto 2022, la ĉefa vicministro pri eksterlandaj aferoj, Eminie Djaparova, anoncas ke la verko de la artisto Boris Grokh venkas la voĉdonadon de Ukrposhta[11],[12],[13].

Similaj frazoj[redakti | redakti fonton]

  • " Fek' ", frazo atrubuita al la franca ĝeneralo Pierre Cambronne fine de la batalo de Waterloo en 1815;
  • "Ili ne pasos", historia frazo de defendantoj dum pluraj konfliktoj;
  • "Molon labe!" (Venu preni ilin!) , respondo de Leonidaso la 1-a, reĝo de Sparto, kiam persoj postulis ke spartoj demetu siajn armilojn dum la Batalo de la Termopiloj en -480;
  • "Al vi mi respondos per la buŝoj de miaj kanonoj!" mallongigita versio de tio, kion respondis Frontenac al la angla delegaro kiu postulis ke li kapitulacu dum la batalo de Kebeko en 1690.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Navire de guerre russe, va te faire foutre en la franca Vikipedio.