Rusia Akademio de pentrarto, skulpturo kaj arkitekturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rusia Akademio de pentrarto, skulpturo kaj arkitekturo
akademioorganizaĵo
Situo
Geografia situo 55° 45′ 51″ N, 37° 38′ 9″ O (mapo)55.7641737.635972Koordinatoj: 55° 45′ 51″ N, 37° 38′ 9″ O (mapo)
lando Rusio
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Rusia Akademio de pentrarto, skulpturo kaj arkitekturo (Moskvo)
Rusia Akademio de pentrarto, skulpturo kaj arkitekturo (Moskvo)
DEC
Rusia Akademio de pentrarto, skulpturo kaj arkitekturo
Rusia Akademio de pentrarto, skulpturo kaj arkitekturo
Map
Rusia Akademio de pentrarto, skulpturo kaj arkitekturo
vdr
Konstruaĵo de la lernejo

Rusia Akademio de pentrarto, skulpturo kaj arkitekturo je nomo de Ilja Glazunov (ruse Российская академия живописи, ваяния и зодчества Ильи Глазунова) estas pentra altlernejo, funkcianta en Moskvo ekde 1987. Ĝi estis fondita de la pentristo Ilja Glazunov, kiu fariĝis ĝia rektoro (kaj restas ĝis nun).

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭhistorio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Altlernejo de belartoj (Rusio).

Ekde 1843 en Moskvo estis Lernejo de pentrarto, skulpturo kaj arkitekturo.

Post la Oktobra Revolucio en 1918 la Altlernejo estis reorganizita kaj nomiĝis la Dua Belarta metiejo, ekde 1920 - Alta belarta-teknika metiejo (VĤUTEMAS), ekde 1926 - Alta belarta-teknika instituto (VĤUTEIN), ekde 1930 - la moskva akademia Instituto de balartoj (ekde 1946 - nome de Vasilij Surikov).

Apero kaj nuna stato[redakti | redakti fonton]

En 1986 la Sovetia registaro redonis la konstruaĵon al la nova Instituto de pentrarto, skulpturo kaj belarta pedagogio, laŭ iniciato de Ilja Glazunov. Poste ĝi renomiĝis kiel la Rusia Akademio de pentrarto, skulpturo kaj arkitekturo. Glazunov iĝis ĝia rektoro.

Ekde 1989 la Akademio instruas al ĉ.370 studentoj ĉiujare en kvin fakultatoj:

  • Pentrarto
  • Skulpturo
  • Arkitekturo
  • Restaŭrado de belartaĵoj
  • Kritiko de belarto