Rusia Olimpika Komitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rusia Olimpika Komitato
Nacia Olimpika Komitato
Komenco 1992 vd
Antaŭe Soviet Olympic Committee vd
Lando(j) Rusio vd
Sidejo Luzhnetskaya Embankment
Ĉefestro(j) Alexander Zhukov • Leonid Tyagachev • Vitali Smirnov vd
Lingvoj

rusa lingvo

Retejo Oficiala retejo
vdr
emblemo
emblemo

La Rusia Olimpika Komitato (ruse Олимпийский комитет России, latinliterigo Olimpijskij Komitet Rossii, OKR) estas neprofitdona organizaĵo, kiu funkcias kiel la Nacia Olimpika Komitato (NOK) de Rusio. Kiel NOK, la Rusia Olimpika Komitato celas subteni rusiajn atletojn, sporton en Rusio kaj organizi tiujn Olimpikajn Ludojn, kiuj okazas en Rusio. La komitato origine fondiĝis en 1911 kadre de la Rusia Imperio, sed jam tri jarojn poste erupciis la unua Mondmilito, sed jaroj poste okazis la oktobra revolucio kaj la komitato jam estis malfondita.

juna dungitino varbas por la vintra Olimpiko 2014 en la somera Olimpiko 2012

Nur en 1952 en Moskvo fondiĝis Sovetunia Olimpika Komitato (Национальный Олимпийский комитет Союза Советских Социалистических Республик – НОК СССР), kiam la ŝtataj regantoj komprenis ke per sportaj sukcesoj eblas subkomprenigi superecon en la malvarma Milito - komenciĝis erao de forta subteno de sportado en la ŝtato, en la servo de registara propagando, sed ĉiukaze la sukcesoj grandis, kaj iasenca kulmino estis la somera Olimpiko 1980 en Moskvo.

Post disiĝo de Sovetunio fine de 1991, en 1992 refondiĝis Rusia Olimpika Komitato. Ĝi interalie okazigis la vintran Olimpikon 2014 en Soĉio kaj krome plusendis grandajn delegaciojn al ĉiuj olimpikoj, ĝis en decembro 2017, la Rusa Olimpika Komitato estis suspendita fare de la Internacia Olimpika Komitato (IOK) pro ĝia partopreno en ŝtata subvenciita dopa programo. La 28-an de februaro 2018, post fino de doptestaj kontroloj por rusaj atletoj kiuj partoprenis la Vintran Olimpikon 2018, la IOK reinstalis la Rusian Olimpikan Komitaton, malgraŭ du malsukcesaj drogtestoj. La 9-an de decembro 2019, la Monda Kontraŭdopa Agentejo malpermesis Rusion de ĉiuj internaciaj sportoj dum kvar jaroj post kiam ĝi trovis ke datumoj provizitaj de la Rusa Kontraŭdopa Agentejo estis manipulitaj de rusaj aŭtoritatoj kun celo protekti atletojn implikitajn en ĝia ŝtate subvenciita dopa skemo.

emblemo de la olimpiko 2020
emblemo de la olimpiko 2020

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]