Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
"Soveta Rusio" alidirektas ĉi tien. Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Soveta Rusio (apartigilo).
Flago de Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko.
RSFSR

Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko (ruse Российская Советская Федеративная Социалистическая Республика, RSFSR), la unua en la mondo socialisma ŝtato, estis proklamita en la III-a tutrusa kunveno de sovetoj de laboristaj, soldataj kaj kamparanaj reprezentantoj, kiu okazis inter la 10-a kaj la 18-a de januaro 1918.

En 1922 RSFSR kunfondis Sovetunion kaj eniris ĝian konsiston.

Ekde la 25-a de decembro 1991 portas la nunan nomon — Rusia Federacio aŭ sinonime Rusio.