Rusiaj Interretaj Brigadoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Rusiaj interretaj brigadoj (ankaŭ nomitaj rusiaj troloj, rusiaj robotoj, Kremlorobotoj, aŭ Kremlaĵoj) estas ŝtatsubvenciitaj anonimaj interretaj politikaj komentistoj kaj troloj ligitaj al la Registaro de Rusio[1][2]. Partoprenantoj raportas ke ili estas organizitaj en teamoj kaj grupoj de komentistoj kiuj partoprenas en rusiaj kaj internaciaj politikaj blogoj kaj interretaj forumoj uzante gantopupojn, sociajn robotojn kaj grandskalajn reĝisoritajn troladajn kaj misinformadajn kampanjojn por antaŭenigi por-Putin kaj por-rusian propagandon.[1][3][4][5][6]. Artikoloj en la Ruslingva Vikipedio koncerne la MH17-kraŝon kaj la Rus-Ukrainan Militon estis celitaj fare de rusiaj interretaj propagandistoj[1][7][8][9]. En junio de 2019 grupo da 12 redaktistoj enkondukantaj kunordigan porregistaran kaj kontraŭ-opozician biasaron estis blokita en la ruslingva Vikipedio[10]. Dum la milito de Rusio kontraŭ Ukrainio en 2022, Kremlo-troloj daŭre estis aktivaj en multaj sociaj platformoj kaj disvastigis misinformadon rilate al la militaj eventoj[11].

Kremlo-troloj estas proksime ligitaj al la Interreta Esplora Agentejo, kompanio bazita en Sankt-Peterburgo, administrita de Evgenij Prigoĵin, kiu estis konata kiel proksimulo de Vladimir Putin, kaj gvidando de privata milita grupo "Vagner".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Stukal, Denis; Sanovich, Sergey; Bonneau, Richard; Tucker, Joshua A. (Februaro de 2022) Why Botter: How Pro-Government Bots Fight Opposition in Russia American Political Science Review kaj Cambridge University Press nome de la American Political Science Association doi:10.1017/S0003055421001507. ISSN 1537-5943. LCCN 08009025. OCLC 805068983. S2CID 247038589.
  2. Sultan, Oz (2019). "Tackling Disinformation, Online Terrorism, and Cyber Risks into the 2020s". The Cyber Defense Review. 4 (1): 43–60. ISSN 2474-2120. JSTOR 26623066.
  3. Shaun Walker (2-a de Aprilo 2015). "Salutin' Putin: inside a Russian troll house" The Guardian.
  4. Paul Gallagher (27-a de Marto 2015). "Revealed: Putin's army of pro-Kremlin bloggers". The Independent.
  5. Daisy Sindelar (12-a de Aŭgusto 2014). "The Kremlin's Troll Army". The Atlantic.
  6. Olga Khazan (9-a de Oktobro 2013). "Russia's Online-Comment Propaganda Army". The Atlantic
  7. Sorokanich, Robert. "A Tweetbot Caught the Russian Gov't Editing Flight MH17 Wikipedia Info".
  8. Dewey, Caitlin (21-a de Julio 2014). "Flight MH17's Wikipedia page edited by Russian government; An IP address associated with Vladimir Putin's office has made multiple edits to the Wikipedia page for the MH17 flight page"[rompita ligilo]. Toronto Star. The Washington Post
  9. Zeveleva, Olga (6-a de Aŭgusto 2014). "Knowledge is power: why is the Russian government editing Wikipedia?" The Calvert Journal
  10. Алексей Андреевич Ковалёв (2019-07-05). "Revenge of the editors". Meduza.
  11. "Russia's trolling on Ukraine gets 'incredible traction' on TikTok". The Guardian. 2022-05-01

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]