Rusio.ru

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emblemo de Rusio.ru

Rusio.ru estas esperantlingva retpaĝaro, kiu publikigas novaĵojn pri Rusio. Ĝi estis kreita sekve de longa diskuto en la retforumo de Esperanto novosti (vd. [1][rompita ligilo] kaj [2][rompita ligilo]) kiel provo daŭrigi la laboron de la servo "Novaĵoj el Rusio" en la nova teknika nivelo. La ĉefaj agantoj malantaŭ Rusio.ru nun estas Dmitrij Ŝevĉenko (Moskvo) kaj Slavik Ivanov (Sankt-Peterburgo).

La projekto ne atingis grandan popularecon, nek havas multajn aktualajn informojn (laŭ la stato je fino de 2006). Tamen ĝi estis preta loko por testi ideojn pri tiudirekta agado, dank’ al kio aperis ankaŭ aliaj postaj provoj.

Foje en la paĝaro Rusio.ru aperis unika informo (kiel raporto pri solenaĵoj en Beslan[rompita ligilo] la 1-an de septembro 2006 kun la fotoj, nenie aliloke aperintaj).

Ligilo[redakti | redakti fonton]

  • [3][rompita ligilo]