Ruslanda Esperantisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruslanda Esperantisto el decembro 1905

Ruslanda Esperantisto estas la nomo de tri diversepokaj esperantlingvaj periodaĵoj en Rusio, el kiuj la tria elektis sian nomon por vivteni la memoron de la unua, pionira, eldonaĵo.

La unuan periodaĵon Ruslanda Esperantisto eldonis ekde la jaro 1905 la asocio Espero (asocio) kun centra oficejo en Sankt-Peterburgo kaj multaj filioj en la tuta Rusa Imperio. Unua redaktoro de 1905 ĝis 1908 estis Aleksandr Asnes. Pli pri tiu periodo estas legebla en la artikolo Esperanto en Rusio, ĉapitro "Unuaj pioniroj" En marto 1908 ĝi ĉesis, ĉar jam en februaro s-ro Bitner el Peterburgo komencis eldoni en Esperanto kaj rusa lingvoj kiel oficiala organo de unu el la grandaj rusaj klerigaj kaj kulturaj asocioj Vjestnik Znania belan kaj riĉenhavan gazeton Espero, kiu estas la plej valora gazeto Esperanta el ĉiuj aperintaj ĝis la fino de Dua mondmilito: aperis entute 9 kajeroj (12 n-roj) kun 500 paĝoj abunde ilustritaj. Sed pro la malmultaj abonantoj oni en decembro 1908 likvidis la Esperantan parton.

En marto 1909 A. Postnikov komencis eldoni denove (sed tute sendepende de la unua kaj tute private) Ruslandan Esperantiston en formato de 25 oble 17 centimetroj. Ĝi ĉesis en 1909 pro la en februaro 1909 okazinta apero de La Ondo de Esperanto, kiu fariĝis la centra organo de la rusaj Esperantistoj. Jam en tiu tempo oni povas rimarki la ĵaluzon inter la Peterburgaj kaj Moskvaj Esperantistoj. Sed spite al ĉiuj atakoj La Ondo restis la gvida organo de la Esperanto-movado en la Rusa Imperio, ĝis ĝi devis malfondiĝi en 1917 pro la perturboj de la Februara kaj Oktobra Revolucioj, kaj ĝi plene meritis tion.

La trian periodaĵon Ruslanda Esperantisto eldonas ekde la komenco de la 1990-aj jaroj la eldonejo Sezonoj en Jekaterinburg. Ĉefredaktorino estas Halina Gorecka, kiu kun sia edzo Aleksander Korĵenkov gvidas la eldonejon Sezonoj kaj krom la periodaĵon ankaŭ plurajn librojn de la eldonejo publikigis sub la marko "Ruslanda Esperantisto".