Rusztem Vámbéry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Rusztem Vámbéry [rustem vAmbEri], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Vámbéry Rusztem estis hungara juristo, advokato, ĵurnalisto, politikisto, framasono [1], diplomato, membro (honora en 1945) de Hungara Scienca Akademio. Lia patro estis Ármin Vámbéry.

Rusztem Vámbéry [2] naskiĝis la 29-an de februaro 1872 en Budapeŝto. Li mortis la 24-an de oktobro 1948 en Novjorko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Rusztem Vámbéry devenis el juda familio. Li lernis en Universitato de Budapeŝto, sed ankaŭ en Germanio. Post la diplomo li eklaboris en la ministerio en 1896. Baldaŭe li estis juĝisto, fine li komencis instrui en la universitato en 1903. Ekde la sekva jaro li ankaŭ politikadis. Li partoprenis en la revolucio en 1918, tial post falo de la revolucio li ne rajtis instrui. Li iĝis advokato, li defendis ekzemple Attila József-n kaj Mátyás Rákosi-n. En 1938 li migris al Usono pro la nazioj. Post la 2-a mondmilito li hejmenvenis kaj tuj li iĝis membro de la nova parlamento, baldaŭe li estis diplomato en Novjorko. Li verkis artikolojn precipe en juraj periodaĵoj.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Büntetőjog és ethika (1907)
  • A fiatalkorúak bíróságra a háború alatt (1916)
  • Sajtóbilincsek és sajtórabszolgák (1930)
  • Háború és jog (Milito kaj juro), (1933)
  • The Hungarian Problem (La hungara problemo), (1942) - kun enkonduko de Oszkár Jászi

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memormedalo fondita en 1984

Fontoj[redakti | redakti fonton]