Rutino (kemio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rutino
speco de kemia ento
Flavono
Ĝeneralaĵoj
Nomo Rutino
Alternativa(j) nomo(j)
  • Rutosid
  • Sophorin
  • Quercetin-3-O-rutinosid
  • Quercetin-3-O-glucorhamnosid
  • 3,3′,4′,5,7-Pentahydroxyflavon- 3-O-rutinosid
  • C.I. 75730
  • C.I. Natural Yellow 10
Kemia formulo C27H30O16
CAS-numero-kodo 153-18-4
PubChem-kodo 5280805
ChemSpider-kodo

4444362

SMILES
Karakterizaĵoj
Denseco

x.xxx g/cm3

Frostopunkto

214–215 °C

Sekurecaj indikoj
Pridanĝeraj indikoj
R:
S:
Se eble, uziĝu unuoj de la Sistemo Internacia de Unuoj. Escepte de la notoj alie indikitaj, la datumoj rilatas al materialoj laŭ la ordinaraj normoj pri temperaturo kaj premo (25o kaj premo je 1 atmosfero aŭ 760 mm de Hg).
vdr

Rutino, ankaŭ nomata rutozido, kvercetino-3-rutinozido kaj soforino estas citrusa flavonoida glikozido trovita en plej grandaj kvantoj en fagopiro[1], folioj kaj petioloj de rabarbo kaj fruktoj de Brazilia arbo Fava D'Anta. La nomo rutino venas de nomo Ruta graveolens, nemanĝebla ĝardena planto, en kiu rutino estis unue trovita.

Kemie rutino estas glikozido formita el flavonolo kvercitino kaj disakarido rutinozo. Ĝi povas kombiniĝi kun katjonoj, tiel helpante transporton de grundaj nutraĵoj al plantaj ĉeloj. En homa korpo ĝi ligiĝas al Fe2+ jono, tiel malhelpante ĝian ligiĝon kun hidrogena peroksido kaj kreon de tre damaĝaj liberaj radikaloj. Krome, ĝi estas antioksidanto, kiu preventas iuj kankrojn kaj aliajn malsanojn ĉe maljunuloj.

Rutino ankaŭ fortikigas kapilarojn kaj do reduktas simptomojn de hemofilio kaj preventas multajn malbelajn edemojn. Kiel ferulika acido, ĝi ankaŭ reduktas citotoksecon de oksidita maldensa kolesterolo, tiel malgrandigante probablon de koraj malsanoj.

En veterinara medicino rutino estas uzata por prevento de ĥilotorakso en hundoj kaj katoj.

Notoj kaj referencoj

  1. Kreft S, Knapp M, Kreft I (November 1999). “Extraction of rutin from buckwheat (Fagopyrum esculentum Moench) seeds and determination by capillary electrophoresis”, Journal of Agricultural and Food Chemistry 47 (11), p. 4649–4652. doi:10.1021/jf990186p.