Ruto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Rutacoj
Vintra ruto
Vintra ruto
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Sapindaloj Sapindales
Familio: Rutacoj Rutaceae
Genro: Ruto Ruta
Specioj

Inter 8-40 specioj, inkluzive:
Ruta angustifolia - Egiptia ruto
Ruta chalepensis - Vintra ruto
Ruta corsica - Korsika ruto
Ruta graveolens - Odora ruto
Ruta vulgaris - Kutima ruto
Ruta montana - Montara ruto

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Ruto (lat. Ruta) estas genro de ĉiamverdaj herboj kaj subarbustoj el familio rutaceae kun tre forta odoro. Ekzistas inter 8 kaj 40 specioj de ruto, plejparte kreskantaj en mediteranea regiono, sed ankaŭ trovataj en Makaronezio kaj Sud-Okcidenta Azio. Plej kutima specio estas odora ruto (Ruta graveolens).

Botanika priskribo[redakti | redakti fonton]

Ruto havas bipinatajn aŭ tripinatajn foliojn, verdaj aŭ bluecaj. La floroj estas flavaj, kun 4 aŭ 5 koroloj, formantaj florarojn ĉ. 1cm je diametro. La frukto estas 4- aŭ 5-loba kapsulo kun nefiksita kvanto de semoj.

Uzoj[redakti | redakti fonton]

Kuira uzo[redakti | redakti fonton]

Ruto estis vaste uzata en Mediteranea kuirarto en antikvaj tempoj kaj troviĝas en multaj Romiaj receptoj, kolektitaj de Marcus Gavius Apicius. Nun kuira uzado ne tiom vastas, ĉar ruto estas tro amara por plimulto de nunaj homoj kaj foje eĉ kaŭzas stomakan malkomforton[1]. Tamen, ĝi estas ĝis nun grava parto de etiopia kuirarto kaj ankaŭ uzatas en Grekio en tre malgrandaj kvantoj kiel gusta aldonaĵo. En Istrio ekzistas loka recepto de alkohola drinkaĵo simila al grapaorakio, kiu uzas ĝermon de ruto en alkoholo.

Medicina uzo[redakti | redakti fonton]

Ruto estas uzata en eŭropa popola medicino kiel rimedo kontraŭ intestaj doloroj, digestigilo kaj helpanto por bona apetito. Laŭ Oxford Book of Health Foods ruto estis uzata kiel kontraŭinsekta rimedo, rimedo kontaŭ podagro, artrito, reŭmatismo, neŭralgio kaj, en tre malaltaj koncentroj, por neniigi agacon ĉe la okuloj. Intere oni uzis ĝin kontraŭ spasmoj[2].

Krome, oni kredas ke ruta ekstrakto intere normaligas menstruon de virinoj kaj restriktojn de utero. Rafinita ruta oleo estas menciita de Plinio la pli maljuna kaj Romia ginekologo Sorano la Efesa kiel potenca abortigilo. Ruto enhavas substancon pilokarpinon, kiu induktas aborton en ĉevaloj kaj vaste uziĝas far popoloj de Nova Meksiko kiel tradicia abortigilo.[3]

Efekto de ruta oleo al haŭto en varmega vetero

Oni estu tre atentaj uzante ruton por medicinaj kialoj. Se aplikita al la haŭto kaj poste ekspozita al la suno, oleo kaj folioj de ruto kaŭzas brulvundojn. Intera uzo de troa dozo de ruta oleo povas esti kaŭzo de forta stomaka doloro, vomo, konvulsioj kaj eĉ morto[4]. Kelkaj homoj estas aparte vundemaj per ruto.

Ĝardena uzo[redakti | redakti fonton]

En ĝardenoj ruto ofte estas uzata kiel ornama planto. Tie ĝi kutime okupas malaltan nivelon aŭ apartan florbedon. Folioj de ruto estas kutima parto de bukedoj. Krome, estas konata ke katoj ege ne ŝatas la odoron de ruto, kaj foje oni plantas ruton por forigi ilin el la ĝardeno. Tio estas aparte utila se ie apude kreskas valeriano.

Aliaj kulturaj influoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ Karpata legendo, la flavaj floroj de ruto povas iĝi ruĝaj por unu nokto en la jaro, en la nokto de Ivan-Kupala. Legendo diras, ke se iu junulino trovos tiun ruĝan floron, ŝi ekhavos grandan feliĉon pri la amo. Oni ne scias kiel aperis tiu ĉi legendo, sed ekzistas versio ke iam oni konfuzis ruton kun flava vario de rododendro, kiu vere povas ŝanĝi koloron pro influoj de la medio.

Surbaze de tiu ĉi legendo baziĝas populara kanto Ĉervona ruta (ukraine Червона рута, Ruĝa ruto), skribita far Volodimir Ivasjuk en 1968. Ĝin performis multaj aktoroj kaj kantistoj de Ukrainio kaj tuta Sovetunio, unkluzive faman kantistinon Sofia Rotaru. Ĝi estas la plej fama kreaĵo de Ivasjuk kaj supozeble unu el la plej tutmonde konataj ukrainlingvaj kantoj en la historio.[5]

La Skarlata Floro, kiun mencias unu el rusaj fabeloj el kolekto de Sergio Aksakov, ankaŭ estas, laŭ unu el versioj, referenco al tiu ĉi legendo. La fabelo mem estas, onikrede, rusa adaptaĵo de greka mito pri Eroso kaj Psiĥo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rue (Ruta graveolens L.).
  2. Vaughan, John Griffith & Judd, Patricia Ann, Judd, The Oxford Book of Health Food, page 137, 2003. available online ISBN 0-19-850459-4
  3. Riddle, John M. 1992. Contraception and abortion from the ancient world to the Renaissance. Harvard University Press. p. 28-29.
  4. Eickhorst K, DeLeo V, Csaposs J (2007). "Rue the herb: Ruta graveolens--associated phytophototoxicity", gazeto : Dermatitis, volumo : 18, numero : 1, paĝoj : 52–5. COI:10.2310/6620.2007.06033
  5. Песни Владимира Ивасюка. Частина 1. Пісня буде поміж нас. // www.UMKA.com.uaukraine