Saltu al enhavo

Ruvenzora turako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruvenzora turako
Bildo de John Gerrard Keulemans
Biologia klasado
Regno: Animalia, Bestoj
Filumo: Chordata, Ĥorduloj
Klaso: Aves, Birdoj
Ordo: Musophagiformes, Musofagoformaj
Familio: Musophagidae, Musofagedoj
Genro: Gallirex
Lesson, 1844
Specio: Ruvenzora turako, G. johnstoni
(Sharpe, 1901)
Gallirex johnstoni
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ruvenzora turako (Gallirex johnstoni) estas specio de birdo de la klado Turako kun nesolvita filogenetika lokigo. Ĝi estas indiĝena de la Albert-riftaj montarbaroj. La Ruvenzori-montaro estas malgranda, sed spektabla montara ĉeno en Meza Afriko, ĉe limoj inter Ugando kaj Demokratia Respubliko Kongo.

La Ruvenzora turako estas herbomanĝulo: ĉirkaŭ 92% de ilia dieto konsistas el frukto kaj 6.3% de folioj.[1]

Tiu ĉi birdo havas malhelverdajn kapon, kolon, dorson kaj malsuprajn partojn, ruĝan duonringon sub la okuloj, kaj nigrajn bekon kaj gorĝon. En la brusto estas oranĝeca areo. La flugiloj kaj vosto estas malhelbluaj, kun ruĝaj unuarangaj flugilplumoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]