Ruĝa Nubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruĝa Nubo
Persona informo
Maȟpíya Lúta
Naskonomo Maḣpíya Lùta
Naskiĝo 1-an de januaro 1822 (1822-01-01)
en Plato
Morto 10-an de decembro 1909 (1909-12-10) (87-jaraĝa)
en Porcupine
Tombo Pine Ridge (Indiana Rezervejo) vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj siua lingvo • anglalakotaĈejena vd
Loĝloko Pine Ridge vd
Ŝtataneco Usono vd
Familio
Dinastio Lakotoj • Oglala Lakota vd
Edz(in)o nekonata valoro vd
Infanoj nekonata valoro • Jack Red Cloud vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Laborkampo Siuoj vd
Aktiva dum 1866– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ruĝa Nubo
Ruĝa Nubo

Ruĝa Nubo (origine en siua lingvo Mahpiua Luta, angle Red Cloud (naskiĝis en 1822, apud rivero Platte, en Nebrasko, Usono – mortis la 10-an de decembro 1909, Pine Ridge, Sud-Dakoto) estis la lasta batalanta ĉefo de la oglala-tetonaj siuoj (lakotoj), kiu sukcese kontraŭstaris la invadon de la blankuloj.

Li ne heredis la ĉefan rangon, sed meritis per sia batala kuraĝo kaj elokvanteco. Kiam la usona registaro volis en 1865 konduki, konstrui vojon tra la plej bonaj ĉasejoj (al la ortrovitejoj), li staris al pinto de la indianoj (ŝajenoj ja siuoj).

La avangardajn konstruistojn kaptis la indianoj kaj ne forlasis dum 2 semajnoj. Ili ne emis al traktadoj kaj per ataketoj ĝenis la laboron.

La milito de Ruĝa Nubo daŭris dum du jaroj kaj finfine la centra registaro abdikis pri la konstruoj kaj eltiris la garnizonojn. En aprilo de 1868 oni subskribis la duan Laramie-fortikaĵan kontrakton, Ruĝa Nubo abdikis pri la perforto kaj emis translokiĝi al nova ejo. Tie li faris multe por la indiana kulturo kaj regule kritikis la federacian registaron. Li plurfoje vojaĝis eĉ al Vaŝingtono kaj tie sciigis siajn opinioj. Iom antaŭ sia morto, li konvertis al kristanismo kun sia edzino kaj surprenis la nomon John.