Ryanair

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ryanair estas irlanda fluglinio. El la aerlinioj, kiuj proponas la plej malaltajn veturprezojn ĝi estas la plej granda en Eŭropo.

Ĝi funkciigas 476 flugvojojn al 24 eŭropaj landoj plus Maroko (stato aŭgusto 2007) kaj posedas 145 Boeing 737-800 aviadilojn (stato oktobro 2007). La flughaveno London Stansted en Britio estas la ĉefa flugkompania nabo por Ryanair - sur la eŭropa kontinento dua grava nabo estas la flughaveno Frankfurt-Hahn en okcidenta Germanio. Dum 2007 ĝiaj aviadiloj flugas al Aŭstrio, Belgio, Britio, Ĉeĥio, Danio, Francio, Finnlando, Germanio, Irlando, Italio, Hispanio, Hungario, Kroatio, Latvio, Litovio, Malto, Maroko, Nederlando, Pollando, Portugalio, Norvegio, Slovakio, Slovenio, Svedio kaj Svislando.

Fondita de irlanda entreprenisto d-ro Tony Ryan kaj nun gvidata de Michael O’Leary, Ryanair estas unu el la plej polemikigaj aerlinioj en Eŭropo, laŭdata kaj kritikata egalmezure de diversaj grupoj.

Ĝiaj subtenantoj laŭdas ĝian sintenon pri aparte malaltaj veturprezoj, ĝian radikalan administradon, ĝian popularismon kaj ĝian pretecon defii la "aŭtoritatojn kaj eminentulojn" en la aerlinia industrio. Ĝiaj kritikantoj akuzas ĝin pro la malbona traktado de klientoj. Ili plendas ankaŭ ke, Ryanair uzas flughavenojn, kiuj estas tro for de la celitaj urbegoj kaj malpermesas sindikatojn en la entrepreno. Oni aparte plendas pri ĝiaj insultegaj atakoj kontraŭ oponantoj, ĉefe Mary Rourke, la irlanda Ministrino pri Transporto de 1997 ĝis 2002, kiun oni persone mokis per serio de ĵurnalaj reklamoj kiam ŝi rifuzis dispecigi la ŝtatan monopolon Aer Rianta, kiu estras irlandajn flughavenojn.

Eksteraj ligiloj

greke multlingvaj oficialaj paĝoj de la kompanio greke flugliniaj kaj statistikaj informoj pri Ryanair (en la angla) greke publika mesaĝejo por pasaĝeroj de Ryanair, kiuj povas juĝi la kompanion kaj dividi siajn spertojn (en la angla) greke paĝoj de transporta sindikato por dungitoj de Ryanair (en la angla)