Rymanów
Aspekto
| Rymanów | |||||
| Blazono | |||||
|
| |||||
| urbo | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| |||||
| Genitivo de la nomo | Rymanowa | ||||
| Provinco | Antaŭkarpatio | ||||
| Distrikto | distrikto Krosno | ||||
| Speco de komunumo | Urbo-kampa | ||||
| Koordinatoj | 49° 34′ N, 21° 53′ O (mapo)49.56666666666721.883333333333Koordinatoj: 49° 34′ N, 21° 53′ O (mapo) | ||||
| Areo | 12,39 km² | ||||
| Loĝantaro | 3608 (en 2004) | ||||
| Loĝdenso | 291,2 loĝ./km² | ||||
| Poŝtkodo | 38-480 | ||||
| Telefona antaŭkodo | 13 | ||||
| TERYT | 3182507084 | ||||
| Estro | Jan Rajchel | ||||
| Titolo de estro | Urbestro | ||||
| Adreso de estraro | ul. Mitkowskiego14a | ||||
| Poŝtkodo de estraro | 38-480 | ||||
| Ĝemelaj urboj | (Ukrainio) Nowowołyńsk | ||||
| Komunuma retejo | http://www.rymanow.pl/ | ||||
Rymanów estas urbo en Antaŭkarpatio, Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Rymanów en distrikto Krosno.
Personoj ligitaj kun Rymanów
[redakti | redakti fonton]
- Stanisław Wyspiański (1869-1907) en la jaroj 1901 kaj 1903 restis en la kuracloko Rymanów Zdrój. Tiam li vizitis en Żarnowiec Maria Konopnicka. Proksime al la kuracejo, kie li loĝis, troviĝas monumento dediĉita al li kun fragmento de lia versaĵo. En la plej favorkosta ĉambro de la vilao "Leliwa", li pentris sur la muro belajn sunflorojn. Dum la unua mondmilito en la vilao estis aranĝita malsanulejo por vunditaj soldatoj, kie la murojn oni farbis blanke kune kun la floroj, kiuj tiamaniere estis tute detruitaj.
- Robert Biedroń (naskiĝis la 13-an de aprilo 1976 en Rymanów) estas pola GLAT-aktivulo, publicisto, esperantisto kaj politikisto ligita kun Movado de Palikot kiu de la jaro 2013 nomas sin Via Movado, la 30an de novembro 2014 dum municipaj balotoj li estis elektita urbestro de Słupsk, probable la plej konata samseksemulo en Pollando. Ekde 2011 li estas membro de la Pola Parlamento, la unua malferme samseksema pola parlamentano. Ekde 2012 la ano de pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE), kaj ekde 2013 ano de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando).





