Ryszard Czarnecki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ryszard Czarnecki
Ryszard Czarnecki
En funkcio:
la 4-a de oktobro 1994 – la 24-a de februaro 1996
Antaŭulo Wiesław Chrzanowski

Naskiĝo 25-an de januaro 1963 (1963-01-25) (55-jara)
en Londono
Politika partio Kristan-Nacia Unio nun en Rajto kaj Justeco
v  d  r
Information icon.svg

Ryszard Czarnecki (legu: Rikardo Ĉarnecki), ĝusta nomo Richard Henry Czarnecki (legu: Rikardo Henriko Ĉarnecki)[1] (naskiĝis la 25-an de januaro 1963 en Londono) estas pola politikisto, historiisto, ĵurnalisto, aganto pri sporto, parlamentano de Pola Sejmo dum la 1-a oficperiodo 1991 - 1993 kaj dum la 3-a oficperiodo 1997 - 2001, de 2004 Membro de Eŭropa Parlamento en la 6-a oficperiodo 2004 - 2009, en la 7-a oficperiodo 2009 - 2014 kaj en la 8-a oficperiodo 2014 - 2019, de la jaro 2014 ĝis la 7a de februaro 2018 li estis senrompe la Vic-Prezidanto de Eŭropa Parlamento (el la Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformemuloj, EKR), li estis antaŭ kelkaj jaroj la vicministro pri kulturo en Pola Registaro kaj eks-prezidanto de la Komitato pri Eŭropa Integriĝo (kiel ministro de la pola registaro) kaj la ano de Ministra Konsilantaro, li estas favora por Esperanto (dum la junaĝo li lernis Esperanton en la montara kuracloko Międzygórze dum la esperantista feriado la Pola Ora Aŭtuno, li partoprenis kiel knabo la esperantistan feriadon la Pola Ora Aŭtuno" dufoje, ĉiam kun sia avino-esperantistino, organizis ĝin la Vroclava Filio de PEA.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Edukado kaj faklaboro[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1981 li finis la 39-an Liceon je la nomo de Popola Aerarmeo Pola en Varsovio, en la jaro 1986 li finis la Filozofi-Historian Fakultaton en la Vroclava Universitato. En la jaro 1988 li studis en la Somera Universitato en Romo. Dum la jaroj 19881990 li estis ĵurnalisto en „Dziennik Polski” (Pola Taggazeto) eldonata en Londono, de la jaro 1990 ĝis 1991 li estis sekretario en la redakcio de la monata revuo „Głos” (Voĉo), kaj en la jaro 1991 li estis vicĉefredaktoro „Wiadomości Dnia” (Tagnovaĵoj). La saman jaron dum kelkaj monatoj li estis la ĉefredaktoro de la „Dziennik Dolnośląski” (Taggazeto de Malsupra Silezio) kaj direktoro de la Eldonejo NORPOL Press en Vroclavo. En la jaro 1990 li establis la fondaĵon „Pro Patria”. De la jaro 1993 ĝis 1997 li gvidis la katolikan redakcion de la televido Polsat. De la jaro 1999 ĝis 2001 li gvidis la programkonsilantaron de la Radio Polonia de la Pola Radio por Eksterlando. Li estis ankaŭ vicprezidanto (19971999 kaj 20012003) kaj prezidanto (19992001) de la skoria klubo (motorcikla vetkurado sur skorio) WTS Atlas Wrocław, kaj ankaŭ en la jaroj 20022003 la ano de la estraro de sportklubo WKS Śląsk Wrocław. De septembro 2001 ĝis decembro 2002 li plenumis la postenon: prezidanto de la Instituto de Juro kaj de la Eŭropaj Studoj en Varsovio. En la jaro 2003 dum kelkaj monatoj li estis la konsilanto de la Urbestro de Włocławek pri la integrado kun Eŭropa Unio. En la jaro 2005 li estis vicprezidanto de la Eksterlanda Fako de Pola Futbal-Asocio.

Li publikas i.a. en la revuo "Arcana" (Arkanoj), semajngazeto "Gazeta Polska" (Pola Gazeto), revuo "Nowe Państwo" (Nova Ŝtato), "Nasz Dziennik" (Nia Taggazeto), „Gazeta Finansowa” (Financa Gazeto), semajngazeto „Warszawska Gazeta" (Varsovia Gazeto) kaj en "Gazeta Polska Codziennie" (Pola Gazeto Ĉiutage).

Politika agado[redakti | redakti fonton]

De la jaro 1981 li estis aktiva en la pola Sendependa Asocio de Studentoj. De la jaro 1984 ĝis 1987 li estis ano de la landa prezidantaro de la "subteraj" strukturoj de Sendependa Asocio de Studentoj. Li estis ankaŭ la prezidanto de Sendependa Asocio de Studentoj en la Vroclava Universitato. Li ankaŭ kunlaboris kun Pola Sendependa Junulara Organizaĵo kaj kun la Arkivo de Solidareco. La 14-an de novembro 1987 li estis unu el la subskribintoj de la Movado de Reala Politiko kiu poste ŝanĝis la nomon al Unio de Reala Politiko. En la oktobro 1989 li kunorganizis la Kristan-Nacian Union.

En la balotoj (en Vroclavo de la listo de la Balota Katolika Agado) al la Pola Parlamento en la jaro 1991 li ricevis 12.199 balotvoĉojn kaj eniris la Sejmon de la 1-a oficperiodo.

De la jaro 1991 ĝis 1993 li estis vicprezidanto de la Komisiono pri Kulturo kaj Amaskomunikiloj. De la junio ĝis septembro 1993 li estis vicministro pri kulturo en la pola registaro de Hanna Suchocka. En novembro 1993 li estis elektita la vicprezidanto de Kristan-Nacia Unio.[2]. Post la rezigno de Wiesław Chrzanowski (legu: Vjesŭav Ĥĵanovski) li anstataŭis en oktobro 1994 la prezidanton de la partio.[3], kaj en marto 1995 estis elektita oficiale kiel prezidanto de la partio.[4].

Dum la parlamentbalotoj en la jaro 1997 akiris 37.100 da balotvoĉoj kaj eniris parlamenton de la listo de Balot-Agado de Solidareco. De la 17-a de oktobro 1997 ĝis la 27-a de julio 1998 li estis prezidanto de la Komitato pri Eŭropa Integriĝo. [5]. De la 27-a de julio 1998 ĝis la 26-a de marto 1999 li estis ministro kaj la ano de Jerzy Buzek-kabineto. De la jaro 2001 li estis prezidanto de la Komisiono pri la Kontaktoj kun Poloj Eksterlande.

En aprilo 2001 li estis prezidanto de Krista-Nacia Unio en Regiono de Malsupra Silezio. [6]. Dum la municipaj balotoj en la jaro 2002 sensukcese batalis por la posteno Urbestro de Vroclavo, de la balotlisto de la Komitato "Nia Vroclavo" akirante 8797 balotvoĉojn t.e. 5,37%. [7]. Restante la ano de Kristan-Nacia Unio, en la jaro 2003 li fariĝis konsilanto de Andrzej Lepper (legu: Andreo) pri internacia politiko. En februaro 2004 li ekestis ano de la partio Samoobrona Rzeczypospolitej Polskiej (Memdefendo de Respubliko Pollando),[8], kaj en junio de la sama jaro eniris la Eŭropan Parlamenton de la listo de Memdefendo de RP, ricevante 31.717 balotvoĉojn (en la balotregiono n-ro 12 en la regiono Malsupra Silezio-Opolio). En la EP li okupiĝis i.a. pri Eŭrop-Unia kontrolo de la balotoj en la landoj de la Tria Mondo. Li estis ano en la Balot-Komitato de Andreo Lepper kiel kandidato en la Prezidentaj Balotoj en Pollando en la jaro 2005[9]. La 16-an de julio 2007 oni forĵetis lin de Memdefendo de RP pro la "ignoro de la vidpunkto de partio" dum la foriro de la registara koalicio.[10]. En la jaro 2008 li estis agnoskita kiel la plej laborema Membro de Eŭropa Parlamento (MEP Awards) en la kategorio Disvolvo[11]. En la sama jaro eniris al partio Rajto kaj Justeco[12]. En la Eŭropaj balotoj 2009 en Pollando, li estis kandidato el la listo de tiu partio en la balotregiono n-ro 2 en la regiono Kujavio-Pomerio ricevante 27.106 da balotvoĉoj kaj denove eniris EP kiel Membro de Eŭropa Parlamento de la 7-a oficperiodo de 2009 ĝis 2014[13]. En januaro 2011 li fariĝis ano de Politika Komitato de Rajto kaj Justeco.[14] kaj aktuale li estas MEP (Membro de Eŭropa Parlamento) (eŭropdeputito) en la 8-a oficperiodo 2014 - 2019, de la jaro 2014 ĝis la 7a de februaro 2018 li estis senrompe la Vic-Prezidanto de Eŭropa Parlamento (el la Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformemuloj, EKR), sed li restas daŭre ĝis majo/junio 2019 kiel la MEP (Membro de Eŭropa Parlamento) (eŭropdeputito).

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Flag of Esperanto.svg

Dum la junaĝo li lernis Esperanton dum la kursoj en la pola montara kuracloko Międzygórze (tn. "Pola Ora Aŭtuno", organizita de Vroclava Filio de PEA). La 26-an de septembro 2004 li aktive partoprenis kiel MEP (eŭropdeputito) en la Esperanto-Debato en Varsovio organizita de japana Mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi kun helpo de tiama Vic-Prezidanto de PEA Eduardo Kozyra. En la jaro 2006 li aperis dum unu tago en la UK de UEA en Florenco. Senatano Edmund Wittbrodt, la Prezidanto de pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) kaj Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-PL), la 15-an de aprilo 2013 invitis lin al la E-Simpozio en Ambasado de Eŭropa Komisiono en Varsovio kiu estis planita la 8-an de majo 2013 dum la "Tago de Eŭropo". Krome invititaj estis i.a. MEP-oj Jerzy Buzek, Jan Kozłowski, Tadeusz Cymański kaj Joanna Skrzydlewska.

La 17an de marto 2017 en Słupsk / Slupsko okazis la renkontiĝo de esperantisto Prezidanto de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto Eduardo Kozyra kun MEP Anna Fotyga kaj parlamentanino de Pola Sejmo Joanna Szczypińska: Por la planita E-konferenco kaj vernisaĝo de la E-ekspozicio "130 Jaroj de Esperanto" en la Urbodomo de Slupsko, la ĉefa E-aranĝo kadre de "Zamenhofa Jaro en Słupsk" mi invitis dum tiu tago (vidu la foton en la ligilo) la MEP (Membron de Eŭropa Parlamento) Anna Fotyga kaj parlamentaninon de Pola Sejmo Jolanta Szczypińska, transdonante al ili ankaŭ la invitilon por MEP Ryszard Czarnecki (esperantisto) kiu estas Vic-Prezidanto de Eŭropa Parlamento. EDE-Pollando kaj kunorganizanto d-ro Robert Biedroń (esperantisto), Urbestro de Słupsk antaŭvidis en tiu grava E-aranĝo partoprenon de la gravuloj el Ĉinio, Barato, Litovio, Hungario, Nederlando kaj Pollando ([15]).

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Lata niezakończonej walki. Polska i Polacy w latach 1939–45 (La jaroj de nefinita batalo. Pollando kaj poloj en la jaroj 1939 - 1945), Londono 1989,
  • Droga do Polski – zbiór felietonów 1986–1989 (Vojo al Pollando - kolekto de felietonoj 19861989, Londono 1990,
  • Widziane z Wrocławia – zbiór felietonów z lat 1998–2000 (Vroclava vidpunkto - kolekto de felietonoj 1998 - 200, Wydawnictwo Dolnośląskie /Eldonejo de Malsupra Silezio, Vroclavo 2001,
  • W skórze reportera (En la haŭto de raportisto), Eldonejo Zysk (Profito), 2011.

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Edziĝinta kun Emilia, la filino de la unua pola kosmonaŭto Mirosław Hermaszewski (legu: Mirosŭav Hermaŝevski). Li havas tri filojn: Przemysław (legu: Pĵemisŭav), Bartosz (legu: Bartoŝ) kaj Stanisław (legu: Stanislao).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pod takimi imionami figuruje w bazie PESEL. Zob. Informacje w BIP IPN
  2. Czarnecki i Szyszko zamiast Goryszewskiego. rp.pl (22 listopada 1993).
  3. Wiesław Chrzanowski odchodzi (4 października 1994).
  4. Informacje. Marian Piłka zastąpił Ryszarda Czarneckiego. rp.pl (26 lutego 1996).
  5. Czarnecki bez teki. rp.pl (28 lipca 1997).
  6. Czarnecki prezesem ZChN na Dolnym Śląsku. rp.pl (30 kwietnia 2001).
  7. Serwis PKW – Wybory 2002
  8. Czarnecki w Samoobronie. wp.pl (27 lutego 2004).
  9. Skład Komitetu Wyborczego kandydata na Prezydenta Rzeczypospolitej Polskiej Andrzeja Leppera. samoobrona.org.pl (5 sierpnia 2005).
  10. Czarnecki wykluczony z Samoobrony. tvn24.pl (16 lipca 2007).
  11. Marta Sienicka (13 listopada 2011). Nominacje do nagród MEP Awards. UniaEuropejska.org.
  12. Wyrzucili go z Samoobrony, przygarnął PiS. wp.pl (18 września 2008).
  13. Obwieszczenie Państwowej Komisji Wyborczej z dnia 8 czerwca 2009 r. o wynikach wyborów posłów do Parlamentu Europejskiego przeprowadzonych w dniu 7 czerwca 2009 r.
  14. Zmieniło się ścisłe kierownictwo PiS. wp.pl (22 stycznia 2011).
  15. https://www.facebook.com/1748862638679742/photos/a.1754529238113082.1073741828.1748862638679742/1949027495329921/?type=3&theater

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]