Ryuichi Sakamoto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ryuichi Sakamoto
RyuichiSakamotoJI4.jpg
Persona informo
Aliaj nomoj 教授 • 坂本教授
Naskiĝo 17-an de januaro 1952 (1952-01-17) (69-jara)
en Tokio
Lingvoj japana
Ŝtataneco Japanio
Alma mater Tokia Universitato de la Artoj • Tokyo Metropolitan Shinjuku High School
Familio
Patro Kazuki Sakamoto
Edz(in)o Akiko Yano
Infano Miu Sakamoto
Okupo
Okupo aktorokomponistomuzikistomuzikproduktistoaranĝistopianisto • klavaristo • filmkomponisto • universitata profesoro • diskografa artisto • dirigento
TTT
Retejo http://www.sitesakamoto.com/
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ryuichi SAKAMOTO (en japana: 坂本 龍一 - Sakamoto Ryūichi; naskiĝis la 17-an de januaro 1952 en Tokio) estas japana muzikisto, kantaŭtoro, kantisto, komponisto, muzikproduktisto, pianisto kaj ekologia aktivisto[1]. Lia kromnomo estas Kyoju, kiu signifas profesoro en la japana lingvo.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Kun siaj grupanoj Haruomi Hosono kaj Yukihiro Takahashi de la Yellow Magic Orchestra (YMO), Sakamoto kune kun YMO influis kaj iniciatis kelkajn ĝenrojn de elektronika muziko nome elektropopo/teknopopo[2], sinteza popularmuziko, kiberpunko, ambientmuziko[3] kaj elektroniko[2]. Unu el la klasikaj influoj de Sakamoto estis Claude Debussy[4].

Sakamoto lernis muzikon ĉe la tokia Universitato de la Artoj kaj Tokia Universitato de Artoj. Li studis etnomuzikologion kun la intenco fariĝi esploristo en tiu kampo, kaj pro sia intereso pri diversaj mondmuzikaj tradicioj, precipe la japanaj (precipe okinavaj), hindaj kaj afrikaj muzikaj tradicioj[5].

Kiel muzikisto kaj komponisto, Ryuichi Sakamoto laboras en diversaj muzikaj direktoj: ĵazo, novklasika muziko, popmuziko kaj avangarda muziko. Lj ankaŭ verkas muzikon por filmoj. Li estas konata kiel kontraŭulo de kopirajto, kiun li trovas malmoderna en la komputila epoko[6][7]. En 2006 Sakamoto, kunlabore kun la japana muzika kompanio Avex Group, fondis Commmons (コ モ ン ズ, Komonzu), platformo kiu celas ŝanĝi la manieron kiel produkti muzikon.

En 1992, Sakamoto komponis la muzikon por la malferma ceremonio de la Olimpiaj Ludoj en Barcelono (1992), kiu estis elsendita tutmonde kaj altiris pli ol miliardon da spektantoj.

Dum la lastaj jaroj li ofte parolas pri ekologiaj problemoj kaj paco en sia verkaro.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Aperis preskaŭ 40 albumoj kaj pli ol 20 muzikpecoj pro filmoj i.a. por la filmoj Little Buddha, Babel, The Last Emperor (1987) pro kiu li gajnis Oskar-premion por ties muziko. Sakamoto ankaŭ laboris kiel komponisto kaj verkisto de scenaroj por animeoj kaj videoludoj.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Unu el liaj albumoj portas la nomon "Esperanto" (1985).[8]

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

sitesakamoto.com - la oficiala retejo de Ryuichi Sakamoto

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Smith, Steve, "Sylvan Sounds, Meant to Be Seen", The New York Times, la 19-an de oktobro 2010.
  2. 2,0 2,1 (en) Lewis, Joh, "Back to the future: Yellow Magic Orchestra helped usher in electronica – and they may just have invented hip-hop, too". The Guardian, la 4-an de julio 2008.
  3. (en) Lester, Paul, "Yellow Magic Orchestra", The Guardian, la 20-an de junio 2008.
  4. (en) Smith, Douglas Q. (la 18-an de oktobro 2010), "Gig Alert: Ryuichi Sakamoto". WNYC, arkivita de la originalo, la 22-an de oktobro 2010.
  5. (en) Freeman, Phil (2006), "Ryuichi Sakamoto Interview", Global Rhythm, World Marketing Inc., 15 (8–12), p. 16,
  6. (en) La filozofio de Ryuichi Sakamoto, TheGuardian.com, la 19-an de majo 2009.
  7. (en) Hoban, Alex, "Turning Japanese: The Philosophy of Ryuichi Sakamoto". The Guardian, la 19-an de majo 2009.
  8. [1] en Jutubo.