Sámo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vidu ankaŭ artikolon Samo pri komunumo en Italio.


Ĉeĥio - Bohemio


Sámo, proksimume jaroj 600-658, franka komercisto, kiu post la jaro 620 gvidis ribelojn de slavaj gentoj, vivantaj tiam sur la teritorio de la nuntempa Ĉeĥio, kontraŭ avaroj, kiuj antaŭe sklavigis ilin. Li sukcesis defendi la ligon de la gentoj ne nur kontraŭ avaroj, sed ankaŭ kontraŭ frankoj. Post lia morto la regno disfalis. Ĝis la 9-a jarcento poste mankas informoj pri la ĉeĥa historio.