Sámuel Bodola

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sámuel Bodola [ŝAmuel], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bodola Sámuel estis hungara pastro, kalvinana episkopo. Lia nobela antaŭnomo estis zágoni.

Sámuel Bodola

Sámuel Bodola [1] naskiĝis la 10-an de decembro 1790 en Transilvanio en Székelyudvarhely (nuntempa Odorheiu Secuiesc en Rumanio). Li mortis la 22-an de aprilo 1866 en Kolozsvár (nun Cluj en Rumanio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sámuel Bodola lernis ĝis 1803 en sia naskiĝurbo. poste en Nagyenyed helpe de onklo János Bodola, fine en Göttingen. Hejmenveninta en 1816 li estis kalvinana pastro en diversaj komunumoj de Transilvanio. En 1822 li komencis instrui en sia naskiĝurbo. En 1836 li iĝis eklezia ĉefnotario, sed li daŭre instruis. Li estis elektita vicepiskopo en 1852, episkopo en 1861.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • ’’Gr. Teleki Sámuel felett oráczió’’ (1822)
  • ’’Kik az igaz keresztények?’’ (1831)
  • ’’Keresztyén anya sz. egyház négy oszlopai’’ (1845)
  • ’’Papok fölszentelése alkalmával mondott beszéd’’ (1855)
  • ’’A közzsinatot megnyitó beszéd’’ (1863)

Fontoj[redakti | redakti fonton]