Sámuel Csernyánszky
Sámuel Csernyánszky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 13-an de septembro 1759 en Nyustya (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio) |
Morto | la 12-an de februaro 1809 en Bát (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio) |
Lingvoj | slovaka |
Okupo | |
Okupo | verkisto |
Sámuel Csernyánszky [ŝAmuel ĉernjAnski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csernyánszky Sámuel estis hungaria slovaka luterana pastro, superintendanto. Liaj familiaj nomvariantoj estis Csernanszky, Chernanski aŭ Czerniansky.
Sámuel Csernyánszky[1] naskiĝis la 13-an de septembro 1759 en Nyustya (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Hnúšťa en Slovakio), li mortis la 12-an de februaro 1809 en Bát (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Bátovce en Slovakio).
Biografio[redakti | redakti fonton]
Sámuel Csernyánszky apartenis al la slovaka minoritato de la lando. Li lernis komence en pluraj urboj de Supra Hungarujo, poste inter 1780-1782 li studis en universitato de Jena. Hejmenveninta li estis pastro en tiam grava minurbo Bakabánya. Inter 1778-1785 li estis superintendanto de la minurboj en Supra Hungarujo. Li okupiĝis ankaŭ pri sciencoj kaj verkis-tradukis.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- Nábožné pisne, které v nemeckém jazika složil C. F. Gellert (tradukaĵo, 1793)
- Pamatné přibeky grofa Morica Beňovskyho (1808)
- Epistola posthuma Josephi II. rom. condam imperat. ad summum rom. pontificem reliquosque ecclesiae romanocatholicae episcopos exarata (falsa letero verkita sen supersigno, 1790)
- Nejlávnejši pravidla slovenské dobropisebnosti (slovaka ortografio, 1802)