Sándor András

El Vikipedio, la libera enciklopedio

ANDRÁS Sándor estis hungara oficiro, aviadista generalmajoro naskiĝinta en Lugos la 1-an de julio 1899 kaj mortinta en Eisenstadt (Aŭstrujo) la 27-an de novembro 1985.

Kariero[redakti | redakti fonton]

András en 1942–43 estis kiel kolonelo ĉefo de la stabo pri Aviadforto. En 1944 lige de planoj pri batalpaŭzo li apartenis al la konfidenciuloj de Miklós Horthy. En 1946 oni starigis lin antaŭ tribunalon kiel akuziton kvarrangan de la spektakla proceso kontraŭ la Magyar Közösség kaj oni kondamnis lin al morto, sed poste oni ŝanĝis la ĵuĝon al dekjara deviglaboro. En oktobro de1956 li estis partopreninto de la sinelliberiĝintoj de la malliberejo de Vaco. Post la hungara revolucio de 1956 li elmigris en Kanadon, de kie li revenis en Eŭropon en 1978 kaj loksidiĝis en Aŭstrujo en Eisenstadt.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon