Sándor Bárdi
Sándor Bárdi | |
---|---|
Sándor Bárdi kun József Gregor | |
Persona informo | |
Naskonomo | Bárdi Sándor |
Naskiĝo | la 11-an de julio 1943 en Szeged (Hungario) |
Morto | la 8-an de majo 2009 en Szeged |
Mortokialo | cerba sangado |
Tombo | Szeged-Alsóváros tombejo |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Szegedi Tudományegyetem Vántus István Gyakorló Zeneművészeti Szakgimnázium • Muzikakademio Franz Liszt |
Okupo | |
Okupo | operkantisto • voĉa instruisto • opera director • dirigento • Literatura tradukisto • dramaturgo • muzikkritikisto • violoninstruisto • universitata instruisto |
Sándor Bárdi [ŝAndor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bárdi Sándor estis hungara operkantisto (tenoro), altlerneja instruisto.
Sándor Bárdi [1] naskiĝis la 11-an de julio 1943 en Szeged, li mortis la 8-an de majo 2009.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Sándor Bárdi post lernado instruis en altlernejo en Szeged ekde 1971. Li akiris diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto en 1977. Lia plej grava instruisto estis András Mikó (reĝisoro). En 1975 li lernis kantadon en Vieno. En 1977 li estis nomumita privata kantisto de Nacia Teatro (Szeged). Li ofte partoprenis en koncertoj, kie li kantadis ankaŭ oratoriojn, krome li estis gastokantisto en Aŭstrio, Svislando, Germanio, Italio, Nederlando. Post jaroj li forlasis la kantadon pro sanaj problemoj, komence li instruis en filio de Muzikakademio en Szeged, poste en Scienca Universitato de Szeged.
El ŝia repertuaro[redakti | redakti fonton]
- Ferenc Erkel:
- Bánk bán — Otto
- Hunyadi László – titolrolo
- Georges Bizet: Carmen — Remendado
- Giacomo Puccini: Turandot — imperiestro Altoum
- Gioachino Rossini: La barbiro de Sevilo — grafo Almaviva
- Wolfgang Amadeus Mozart:
- Die Entführung aus dem Serail – Belmonte; Pedrillo
- Così fan tutte – Ferrando
- Gaetano Donizetti:
- Lucia di Lammermoor – Lord Edgard Ravenswood
- Don Pasquale — Ernesto
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio kun fotoj
- funebraj paroladoj[rompita ligilo]