Sándor Beke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Beke
Persona informo
Naskiĝo 3-an de oktobro 1961 (1961-10-03) (62-jaraĝa)
en Braŝovo
Lingvoj rumana
Ŝtataneco Rumanio
Okupo
Okupo poeto • ĵurnalistoredaktoro
vdr

BEKE Sándor estas rumanuja hungara poeto, redaktoro naskita la 3-an de oktobro 1961 en Braŝovo.

Kariero[redakti | redakti fonton]

La unua poemo de Sándor Beke aperis en 1977 en la porinfana paĝo de Brassói Lapok (Paĝoj de Braŝovo). Ekde 1979 li estis membro de la literatura rondo de Brassói Lapok, kie li prezentis siajn poemojn. Li abiturientiĝis en 1981. Ekde 1982 studas en la Unueca Protestanta Teologia Instituo de Koloĵvar. Ekde tiu jare regule aperas liaj poemoj, raportoj, recenzoj kaj tradukaĵoj en rumanaj gazetoj. Li interrompas la studadon en 1983. Li geedziĝas en 1984 kun Klára Geréb, samjare naskiĝas lia filo. La dua filo naskiĝis en 1991.

Dum tri jaroj, ĝis 1990, li estis redaktisto de la hungaraj paĝoj de la studentgazeto Horizontoj. Ekde 1985 ĝis 1991 li estis bibliotekisto, respondeculo pri kulturo. Poste li laboris kiel estro de radiprogramo en la Fabriko de Konfekciaĵoj, en Székelyudvarhely.

Li estas fondinto en 1991 de eldonejo Erdélyi Gondolat Könyvkiadó, la ĉefredaktoro de revuo Erdélyi Toll.

En Esperanto aperis "Protestantaj magnolioj" (Tüntető magnóliák, 1997), en traduko de Tibor Papp.

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Öregapó, őzike és a csillagok, fabelpoemo, 2009
  • Havasok királyleánya, porinfanaj poemoj, 2009
  • Szépséges kislakók, poemo, 2009
  • Góbé Miska, ŝerca poemo, 2009
  • Szerelem orgonája, poemoj, 2008
  • Álom a Titanicon, rekontpoemo , 2007
  • Bodzafa virága, poemo, 2006
  • Mosolygó oroszlánok, poemoj, 2004
  • Fehér tulipánok, poemoj, 2004
  • Elmaradt imák, poemoj, 2003
  • Ismét felgyújtom a mécsest, poempreĝoj, 2002
  • Bohókás ábécé, porinfanaj poemoj — 2- eldono, 2000
  • Erdélyi homály, poemoj, 1999
  • Hajóval a Déli-sarkon, porinfanj poemoj, 1999
  • Bohókás ábécé, porinfanaj poemoj, 1999
  • Hajnalodik nélküled, ampoemoj, 1997
  • Kezemben jégvirág, 1996
  • Téged kereslek, 1995
  • Védtelen évek, 1995
  • Madártemető, 1993

Fontoj[redakti | redakti fonton]