Sándor Belák (agronomo)
Sándor Belák | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de aprilo 1919 en Enying |
Morto | 27-an de decembro 1978 (59-jara) en Keszthely |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Sándor Belák |
Infano | Sándor Belák (bestokuracisto) |
Okupo | |
Okupo | agronomo • lektoro |
Sándor BELÁK [ŝAndor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Belák Sándor estis hungara agronomo, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1970). Lia patro estis Sándor Belák (kuracisto), lia filo estis Sándor Belák (bestokuracisto).
Sándor Belák [1] naskiĝis la 20-an de aprilo 1919 en Enying. Li mortis la 27-an de decembro 1978 en Keszthely.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Sándor Belák post la universitataj jaroj eklaboris en Keszthely en 1951. Ekde 1960 li instruis en la Agrikultura Akademio en la sama urbo. Baldaŭe li estis tie rektoro, dume li doktoriĝis. Li okupiĝis pri grundoj de marĉoj kaj pri plantokulturadoj.
Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]
- A Balaton-környéki láptalajok tulajdonsága, vízrendezése és mezőgazdasági hasznosítása (Kvalitoj, akvumadoj kaj agraraj profitoj de marĉaj grundoj apud Balatono) 1955
- Mezőgazdasági nagyüzemek vezetésének gyakorlata 1968