Sándor Belák (kuracisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sándor Belák [ŝAndor belAk], laŭ hungarlingve kutima nomordo Belák Sándor estis hungara kuracisto, profesoro, membro (korespondanta en 1943) de Hungara Scienca Akademio. Lia filo estis Sándor Belák (agronomo).

Sándor Belák [1] naskiĝis la 17-an de julio 1886 en Enying. Li mortis la 12-an de marto 1947 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Belák frekventis universitaton en Budapeŝto ricevinta medicinan diplomon en 1908. Li eklaboris en farmacia instituto, ekde 1917 li ankaŭ instruis kiel privata profesoro. Inter 19211932 li instruis en provinca universitato kiel publika ordinara profesoro, poste li revenis instrui al Universitato Pázmány Péter. Li okupiĝis ekzemple pri balneologio, li estis ankaŭ direktoro de kuracbanloko.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A vizeletvizsgálat módszerei (1914)
  • A napsugárzásról, különös tekintettel a balatoni viszonyokra (1930)
  • A rheuma kórfejlődése (1941)
  • Gyógyfürdők és gyógyforrások jelentősége a modern gyógyászatban (1941)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.