Sándor Cseh (bestokuracisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Cseh
Persona informo
Naskiĝo 7-an de septembro 1914 (1914-09-07)
en Ópusztaszer
Morto 16-an de majo 1972 (1972-05-16) (57-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo bestokuracisto • universitata instruisto
vdr

Sándor Cseh [ŝAndor ĉe], laŭ hungarlingve kutima nomordo Cseh Sándor estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto.

Sándor Cseh[1] naskiĝis la 7-an de septembro 1914 en Sövényháza, li mortis la 16-an de majo 1972 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Cseh maturiĝis en gimnazio en Szeged en 1932, poste li akiris bestokuracistan diplomon en veterinara fakultato de Reĝa Hungara Teknika kaj Ekonomia Universitato József en 1939. Post la diplomo li estis bestokuracisto en Medgyesegyháza, poste inter 1940-1943 li estis asistanto en la fakultato. Li doktoriĝis en 1943, poste li denove laboris province. En 1944 li estis soldato, inter 1945-1948 militkaptito en Sovetunio. Hejmenveninta en Magyarkeresztúr li estis gvidanto de artefarita fekundigo pri bovinoj. En 1951 li ricevis taskon pri establo de tutlanda laboratorio pri artefaritaj fekundigoj, samtempe li havis postenon en la kliniko, kie li ankaŭ instruis. En la sekva jaro li ricevis la rangon docento, inter 1966 kaj 1972 li estis katedrestro kaj klinikestro, sed profesoro li estis nur postmorte. Li kandidatiĝis en 1966 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis kelkajn premiojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Állatorvosi szülészeti műtéttan (studenta lernolibro, la unua hungare en tiu temo, 1955; 1967)
  • Nem fertőző eredetű meddőség–Vasectomia (studenta lernolibro; kun Kálmán Bölcsházy, 1963)
  • Megelôzô beavatkozások a tehenek serviceperiódjának rövidítésére (disertaĵo, 1965)
  • Állatorvosi szülészeti műtéttan (1967)
  • Állatorvosi szaporodásbiológia és szülészet (studenta lernolibro, 1973)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.