Sándor Domanovszky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

DOMANOVSZKY Sándor (domanovski) estis hungara historiisto naskita en Sibio la 27-an de majo 1877 kaj mortinta en Budapeŝto la 30-an de aprilo 1955.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La universitaton Domanovszky finis en Budapeŝto en 1899. Komence li instruis en la reala altlernejo de Pozsony (1899), pli poste en budapeŝta komerca akademio (1904). Ekde 1909 li estis privatprofesoro, inter 1914- 48 profesoro de la hungara kulturhistorio en la budapŝta universitato. Inter 1913–1943 li estis redaktoro de la revuo Századok (Jarcentoj). Li estis ano de la pola kaj aŭstria sciencaj akademioj (1932, resp. 1941), de la Comité International des Sciences Historiques (1928). En 1939 li estis delegito de universitato en la supera ĉambrode la landkunsido. Inter 1916 kaj 1946 li estis vicprezidanto de Magyar Történelmi Társulat (Hungara Historia Asocio). Li redaktis la verkon Magyar művelődéstörténet (Hungara Kulturhistorio) (I–IV. Bp., é. n.). Li estis ano de Hungara Scienca Akademio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Dubnici Krónika (1899);
  • A budai Krónika (Bp., 1902);
  • Kézai Simon mester krónikája (Bp., 1906);
  • A harmincadvám eredete (Ért, a tört, tud. köréből, XXIV. 4., Bp., 1916);
  • A szepesi városok árumegállító joga 1358–1570 (Bp., 1922);
  • Die Geschichte Ungarns (München-Leipzig, 1923; Helsinki, 1937);
  • József nádor élete és iratai (I–IV. Bp., 1925–1944);
  • La méthode historique de M. Nicolas Jorga (Bp., 1938).

Fonto[redakti | redakti fonton]