Sándor Erőss

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Erőss
Persona informo
Naskiĝo 22-an de septembro 1907 (1907-09-22)
en Ditrău
Morto 11-an de februaro 1974 (1974-02-11) (66-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo kuracisto • okulkuracisto
vdr

ERŐSS Sándor (eroeŝ) estis hungara okulkuracisto, fakverkisto naskita en Ditro la 22-an de septembro 1907 kaj mortinta en Budapest la 11-an de februaro 1974.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Post havigo de kuracistdiplomo ĝis 1940 Sándor Erőss laboris en Ŝtata Okulmalsanulejo ĉe József Imre en Budapeŝto. Ekde 1940 li laboris en la Okulkliniko numero 1-a. Ekde 1954 li estis ajunkto ĉe profesoro István Csapody en okulsekcio de la Malsanulejo János. Ekde 1962 ĝis 1974 li estis direktoro de ambulatoriinstituto de la Malsanulejo János. Lin interesis ĉefe la malsanoj de retino (tumoroj) kaj ties kuracigo per iksradio.

Fonto[redakti | redakti fonton]