Sándor Erkel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Sándor Erkel [ŝAndor], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Erkel Sándor estis hungara dirigento, komponisto, operejestro, kvara filo de Ferenc Erkel.

Sándor Erkel
Sándor Erkel en 1900

Sándor Erkel [1] naskiĝis la 2-an de januaro 1846 en Buda, li mortis la 14-an de oktobro 1900 en Békéscsaba.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Erkel lernis ĉefe hejme. Komence li estis timbalisto kaj korusestro en Nacia Teatro (Budapeŝto). Li debutis kiel dirigento en 1868. Li instruis la korusan teknikon en la Nacia Teatro ekde 1874. Inter 1876-1884 li estis direktoro de operoj en la menciita teatrejo (tiam öni prezentis ne nur dramojn, sed ankaŭ operojn), poste li estis 2 jarojn operejestro de Budapeŝta Ŝtata Operejo. En 1898 li ricevis apopleksion, kiu kaŭzis la fruan morton baldaŭ. Li estis nomumita eterna membro de la Budapeŝta Operejo.

Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • opero Csobánc (1865)
  • korusaj komponaĵoj
  • diversaj muzikaj komponaĵoj

Elektitaj dirigentaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]