Sándor Fejes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Fejes
Persona informo
Naskiĝo 12-an de novembro 1907 (1907-11-12)
en Tóváros
Morto 6-an de julio 1977 (1977-07-06) (69-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater University of Horticulture and Food Industry
Memorigilo Sándor Fejes
Okupo
Okupo agronomo
vdr

Sándor Fejes [ŝAndor fejeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fejes Sándor estis hungara agronomo.

Memortabulo pri Sándor Fejes en Újbuda
Memortabulo pri Sándor Fejes

Sándor Fejes [1] naskiĝis la 12-an de novembro 1907 en Tóváros, li mortis la 6-an de julio 1977 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Fejes frekventis hortikulturan lernejon en Budapeŝto, poste li eklaboris en Vác. En la jaro 1932 li estis privata ĝardenisto, poste li havis postenon en ies bieno. En 1945 li establis kolĥozon en Zalaszentgrót, poste li gvidis ĝin. Post 4 jaroj li havis signifan postenon en ŝtata firmao, kie li okupiĝis pri fruktoproduktadoj. Li akiris diplomon en agrikultura altlernejo en 1957. Inter 1961 kaj 1967 li laboris en la agrikultura ministerio, poste li pensiuliĝis. Li ricevis premion Kossuth en 1961, en la sekva jaro li doktoriĝis el agrikulturo.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Termőíves orsógyümölcsös létesítése és nevelése (Budapeŝto, 1958)
  • A korszerű nagyüzemi gyümölcsös (Budapeŝto, 1961)
  • Gyümölcssövény. Az intenzív gyümölcstermesztés új útja (Budapeŝto, 1972) - kunverkinto

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • 2 memortabuloj en Budapeŝto

Fontoj[redakti | redakti fonton]