Sándor Giesswein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Sándor Giesswein
Persona informo
Naskiĝo 4-an de februaro 1856 (1856-02-04)
en Tata
Morto 15-an de novembro 1923 (1923-11-15) (67-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj EsperantohungaragermanaVolapuko
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • politikistoesperantistofilozofolingvisto • antropologo • religiosciencisto • pastro
vdr

GIESSWEIN Sándor, Aleksandro Giesswein [gisvejn], 1856–1923, estis hungara doktoro, prelato, pacifisto, esperantisto kaj politikisto. Krom teologiaj studoj li okupiĝis multe pri filologio, sociologio ktp, kaj estis pioniro de pacifismo, feminismo kaj de aliaj sociaj reform-klopodoj. Li estis parlamentano por kristan-socialistaj partio de Hungario. Li naskiĝis la 4-an de februaro 1856 en Tata, kaj mortis la 15-an de novembro 1923 en Budapeŝto.

Giesswein estis esperantisto kaj estis de 1911 prezidanto de la Hungarlanda Esperanto-Societo ĝis sia morto. Li pledis kelkfoje por Esperanto en la parlamento – la unuan fojon en 1911 – kaj dum la universalaj kongresoj de Esperanto en Antwerpen 1911 kaj Krakow 1912 li reprezentis la hungaran ministron de la edukado.[1] Dum kelkaj kongresoj li celebris meson kaj predikis esperante. Li faris paroladojn pri Esperanto en multaj hungaraj urboj kaj estis en la gvidantaro de internaciaj esperantosocietoj.

Dum la unua mondmilito Giesswein fervore subtenis la kontraŭmilitan movadon. Laŭ EdE, dum sia lasta vespero li instruis Esperanton al sia parencino.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Memortabulo de Giesswein en la Esperanto-parko en Pécs
Lia memortabulo en Dombóvár, dekstre
  • Budapest VIII. tombejo Kerepesi, 53-1-82. Nuligita tombo.[2]
  • Dombóvár, Sur la muro de katafalko de katolika tombejo, memortabulo el granito
  • Győr, Káptalandomb 7, Biblioteko de Teologia Altlernejo – busto el gipso
  • Győr, Preĝejo de episkopa katedralo. Lia nuna tombo – memortabulo el ruĝa granito.
  • Mosonmagyaróvár, En la ĝardeno de preĝejo Sankta Gerardo – statuo
  • Pécs, strato Papnövelde, Esperanto-parko. Memortabulo el granito.
  • Tata, sur la fasado de pastrejo – memortabulo (placo Kossuth 15)
  • Taksony, sur la tegmento de preĝejo Sankta Anna – statuo de la iama Giesswein-tombo

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Az összehasonlító nyelvészet fő problémái – Győr, 1890
  • Munkásvédelem, 1901
  • Egyiptom és a Biblia – Budapeŝto, 1909
  • Világegyetem és a lélek világa – Budapeŝto, 1913
  • A szociális kérdés és a keresztény szociálizmus. "Népiratkák" 294. Szent István Társulat – Budapeŝto, 1914
  • A háború és a társadalomtudomány – Budapeŝto, 1915
  • Új idők küszöbén – Budapeŝto, 1918

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]