Sándor Gorka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Gorka
Persona informo
Naskiĝo 12-an de oktobro 1878 (1878-10-12)
en Uĵhorodo
Morto 10-an de aprilo 1944 (1944-04-10) (65-jaraĝa)
en Pécs
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo zoologobiologo • universitata instruisto
vdr

Sándor GORKA [ŝAndor], laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj pli komplete) Gorka Sándor Miksa Kristóf estis hungara biologo, profesoro, zoologo.

Sándor Gorka [1] naskiĝis la 12-an de oktobro 1878 en Hungara reĝlando en Ungvár (nuntempa Uĵhorodo en Ukrainio). Li mortis la 10-an de aprilo 1944 en Pécs.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Gorka frekventis baz- kaj mezlernejojn en sia naskiĝurbo, poste li doktoriĝis el zoologio en Universitato Ferenc József en Kolozsvár en 1901. En la sekva jaro li instruis samloke apud Géza Entz (biologo), ekde 1907 en Reĝa Scienca Universitato de Budapeŝto. En 1913 li estis nomumita privata profesoro. Post la 1-a mondmilito li instruis en Universitato de Pécs, kie en 1923 li ricevis la instruan rangon publika ordinara profesoro, samtempe li gvidis la biologian instituton. En la lernojaro 1936 li estis dekano. Li akceptis la darvinismon.

Ekde 1907 li havis edzinon, kiu naskis trifoje.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Adatok a coleopterák táplálócsövének morphológiai és physiológiai ismeretéhez (1901)
  • Az állatok öncsonkítása és fájdalomérzése (1902)
  • A mai biológia világképe (1942)

Fontoj[redakti | redakti fonton]