Sándor Horváth (inĝeniero pri akvo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

HORVÁTH Sándor (horva:t ŝa:ndor) estis hungara inĝeniero pri akvoafero, doktoro de la teknikaj sciencoj (1961) naskita en Medgyes la 5-an de novembro1905 kaj mortinta en Budapeŝto la 19-an de januaro 1980.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Horváth diplomitiĝis en la teknika universitato de Budapeŝto 1929. Poste li laboris ĉe la riveroficejo, de 1941 estis ĉefo de tiu en Komárom, en jaroj 1948-50 li estis ĉefinĝeniero de la Országos Vízgazdálkodási Hivatal, poste sekciestro de la Nemzetközi Dunabizottság (Internacia Danubkomitato) en urbo Galaco en Rumanio, respektive en Budapeŝto. En 1954 kaj en 1956 li estis registarkomisaro okaze de inundoj de Danubo. Inter 1963-1972 li laboris kiel ĉefsekciestro en la esplorinstituto scienca pri akvomastrumado (VITUKI). Oni elektis lin honora ano de la Magyar Hidrológiai Társaság.

Fonto[redakti | redakti fonton]