Sándor Károlyi (politikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Grafo Sándor Károlyi [ŝAndor kAroji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Károlyi Sándor estis hungara politikisto, ekonomikisto, magnato, mecenato, membro direktora de Hungara Scienca Akademio (1881).

Sándor Károlyi

Sándor Károlyi [1] naskiĝis la 10-an de novembro 1831 en Pest (urbo). Li mortis la 24-an de aprilo 1906 en Menton, sed li estis entombigita em Fót.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Károlyi batalis por la hungara liberecbatalo sub György Klapka en 1849, poste li migris alFrancio. Tie li konatiĝis kun Pierre Guillaume Frédéric le Play. Grafo Károlyi hejmenvenis en 1854 kaj li okupigixis pri sia bieno. Post 2 jaroj li strebis por ĉevaltira tramo inter Pest kaj Újpest. Li oferis multe da monoj por la trafikilo, kiu realiĝis, eĉ poste ĝi trafikis ĝis Rákospalota (iama urbo). En 1861 li partoprenis en escepta parlamento en 1861, en la sama jaro li edziĝis. poste li senĉese estis deputito inter 18811906. Ekde 1879 li okupiĝis pri agraraj reformoj. En 1895 li fondis hospitalon de Újpest, baldaŭe apude pensiulejon kaj orfejon. En 1898 li establis koooperativan tutlandan reton. Li ricevis ordenon de la Ora Ŝaffelo en 1900.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

Skulptaĵo pri Sándor Károlyi
  • Terménykivitelünk és a vízi utak (Eksportado de agraraj produktoj kaj la navigeblaj riveroj), (1881)
  • Néhány szó a magyar munkáskérdésről (Kelkaj vortoj pri la hungara laborista demando), (1895)
  • A telepítés kérdéséhez (1900)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]